Agendo / Agenda > Agenda / Agendo

KKPS Werkhoven (Utrecht), 1-3 novembro 2013

(1/1)

Roland Rotsaert:

KKPS (Klaŭ-Kunveno Post-Somera), semajnfina E-renkontiĝo, ĉi-jare okazos de la 1a gis la 3a de novembro en Werkhoven, proksime de Utrecht.
La aranĝo estas je sia dua fojo: pasintjare, en Delft, partoprenis ?. 50 esperantistoj el pli ol 10 landoj, okazis kurseto de Esperanto, prelegoj, ludoj, bicikla ekskurso, koncerto, kaj multaj klaĵoj en amika etoso.
Ni vigle laboras por organizi agrablan renkontiĝon, sed ni bezonas novajn fortojn kaj novajn partoprenantojn! Tial mi ŝatus ne nur inviti vin partopreni al la ĉi-jara KKPS, sed ankaŭ demandi, ĉu vi interesiĝas helpi nin en la organizado. La kontribuo de ĉiuj estas bonvena, eĉ por malgrandaj taskoj.
Se vi interesiĝas partopreni, se vi volas scii kiel vi povas helpi, aŭ se vi simple deziras scii pli pri kiuj ni estas kaj kion ni faras, skribu al kkps.klacxkunveno@gmail.com kaj ni rekontaktos vin. Pliajn informojn pri la aranĝo vi trovos en la retpaĝo http://kkps-klacxkunveno.wikispaces.com .
Amike salutas vin,
Koko Poso kaj sia teamo

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio