Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Kortrijk

Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Kortrijk

(1/3) > >>

Roland Rotsaert:
Aliloke en ŝi tiu forumo mi lanĉis alvokon al personoj kiuj pretas kunporti pakaĵon da revuoj al UK, por tie transdoni ĝin al reprezentanto de alia E-biblioteko. Tiel mi dezirus iomete realigi projekton jam delonge planatan, sed ĝis nun ne suksesan.
Estus stimulo por la kelkaj volontuloj kiuj dediĝas sian tempon, en ne tre komfortaj cirkonstancoj, al la prizorgo de la biblioteko. Ili nur kapablas pritrakti la 'kurantajn aferojn'; mankas hom- kaj aliaj rimedoj ataki la veran bibliotekistan laboron. Kiel ilustraĵo de unu ero de tia laboro, mi poste kopias retleteron kiun mi hodiaŭ sendis al aro da E-bibliotekoj (ne al ĉiuj).

--

Karaj gekolegoj-bibliotekistoj,

Jam kelkajn fojojn la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio) klopodis krei interŝanĝan sistemon por utiligi la duoblaĵojn kiujn ĝi havas kaj por ŝtopi la truetojn en la propra kolekto. Ne sukcesis, ĉar la tasko estas multe pli komplika ol mi imagis. Pri tio mi skribos poste.

Tamen, ĉar alproksimiĝas la UK, mi invitas vin sendi viajn listojn kun mankantaj numeroj de revuoj ĝis fino de junio. Komence de julio mi serĉos la mankantajn numerojn en Kortrijk (esperante ke ne venis lavango da listejoj...) kaj serĉos personojn belgajn kiuj pretas kunporti ilin al UK. Mi esperas ke la petantaj bibliotekoj ankaŭ havos reprezentanton en UK kiu povas transpreni la revuojn. Mia kolego ankaŭ klopodos fari liston de numeroj kiuj mankas en Kortrijk.

Nu pri la baza problemo:

Evidentiĝis ke Excel-folio (unuavide la plej oportuna ilo) ne taŭgas por listigi mankantajn numerojn de revuoj. La numerado de revuoj tro malsamas, ofte estas dubo ĉu iu numero efektive aperis, ŝanĝas eldonisto aŭ titolo... Okazis ankaŭ provo kun unu tekst-folio por ĉiu revuo (ekzemplo pliperfektigota aldonita), sed fakte estas bezonata sufiĉe komplika datumbazo, se eble rete alirebla kaj komuna por multaj bibliotekoj, en kiu ĉiuj detaloj povas esti registrataj. Estas giganta laboro, kiu tamen iam devos esti farata. Kutime E-bibliotekon havas nur volontulajn kunlaborantojn, kiuj mezume nur aktivas kelkajn horojn semajne, sed eble la taskoj povas esti dividataj inter pluraj bibliotekoj.

Mi ĉefa demando estas: ĉu jam ekzistas fidinda, datumbaze registrita, listo de esperantaj revuoj? Tiurilate mi konas EBEA (http://www.esperantoland.org/ebea/) , sed nur videblas ĝia konsultpaŝo, ne la datumbazo kiu estas malantaŭ ĝi. Posta demando estas ĉu tia datumbazo povas esti ampleksigita tiel ke ĝi enhavas ĉiujn detalojn bezonatajn por interŝanĝo (sed ankaŭ por registri fidindan superrigardon de aperintaj numeroj, por detaligi la artikolon (la celo de EBEA), ktp.

'Fizika' interŝanĝo de revuoj estonte nur escepte necesos: kutime estos pli oportune skani kaj enretigi mankantan numeron.

Mi ne partoprenos UK, sed mi esperas ke dum ĝi eblos priparoli ĉi tiun problemaron.

Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge

Sekretario F.E.L.:
   aligilo nun troviĝas en la paŝo www.esperanto.be

Roland Rotsaert:
De tekst die ik gestuurd had voor Horizontaal over het Esperantofonds Cesar Vanbiervliet in Kortrijk blijkt niet opgenomen te zijn; een andere, aanvullende tekst was gemaakt voor Vertikale, maar dit tijdschrift is nog niet verschenen.
Omdat enerzijds op korte termijn in Kortrijk enkele knopen moeten doorgehakt worden (liefst met deskundig advies) en anderzijds de algemene vergadering van FEL reeds over enkele weken plaatsvindt, voeg ik mijn tekst hierna toe als bijlage.
In Horizontaal wordt de aandacht gevestigd op dit forum en ik hoop dat mijn tekst langs deze weg toch ook door enkele personen zal gelezen worden.

PaulP:

--- Citaĵo de: rotsaert8000 je 01 septembro 2009, 08:16:42 atm ---In Horizontaal wordt de aandacht gevestigd op dit forum en ik hoop dat mijn tekst langs deze weg toch ook door enkele personen zal gelezen worden.

--- Fini citaĵon ---
Na het artikel gelezen te hebben, vraag ik me af of initiatieven zoals www.bretaro.net wel de goede weg zijn. Heeft het zin een aparte webstek op te zetten voor Esperantobibliotheken? Moeten we ons niet aansluiten bij www.bibliotheek.be in plaats van weer eens alles alleen te willen doen? Naar buiten treden is toch onze belangrijkste opdracht?

Sekretario F.E.L.:
staat dat niet in horizon.taal?

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio