Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 02 majo 2020, 13:40:58 ptm

Titolo: PAN(DEMI)O KAJ LUDOJ - KVIZO
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 02 majo 2020, 13:40:58 ptm
Jen programo (ni kredas dum pli malpli unu horo) kun pensigaj 'taskoj', pretigu paperon kaj skribilon.

Ni pretigos demandojn kaj taskojn en la kampoj de lingvo, kulturo, mistero kaj ceteroj: ĉu buŝaj, ĉu bildaj, ĉu sonaj.

Vi povas kiel unuopulo partopreni, ne estos teamoj.

Tiu ĉi programero okazos en interreto kaj vi povos spekti per "ZOOM".
Por ĉi-sesio vi petu la enirkodojn ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.