Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 19 septembro 2021, 20:00:14 ptm
-
Post la interkonsento atingita de la Hispana Esperanto-Fedracio (HEF) kun la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) kaj la loka Magistrato de Comillas, oni jam povas anonci ke la 80a Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo, en la jaro 2022.
Venu kaj ĝuu grandan esperantan kulturaranĝon en Hispanio. Kontaktu la LKK-on (kongreso@esperanto.es) se vi deziras ankaŭ kunlabori en la organizado, kaj proponi programeron.
Kaj por antaŭgustumi la etoson de la HEF-Kongresoj, ni proponas al vi viziti la jutuban paĝon de HEF, en kiu vi povos spekti diversajn filmetojn pri pasintaj renkontiĝoj: alklaku https://www.esperanto.es/hef/index.php/120-kongresoj