Pri la forumo / Betreft het forum > Ideoj / Ideeën

Nia celgrupo

(1/3) > >>

PaulP:
Karaj,
Flandra Esperanto-Ligo nun havas 5 retejojn:
www.monato.net
www.retbutiko.net
www.esperanto.be/fel
http://www.ipernity.com/user/flandra_esperanto-ligo
kaj tiun ĉi forumon.

La celgrupo de la du unuaj estas klara: publiko, kiu jam regas Esperanton. La celgrupo de la tria ankaŭ estas sufiĉe evidenta: la ĝenerala publiko, ne nepre jam esperantlingva. La kvara retejo, tiu de ipernity, ĉefe celas informi la jam Esperantoparolantan publikon pri la avantaĵoj de FEL (FEL, kie la movado moviĝas!).

Sed kiu estas la celgrupo de Tiu ĉi forumo? ĉu la ĝenerala publiko, ĉu la aktivuloj de FEL? Eble la respondo ne ŝajnas al vi grava. Al mi ĝi gravas pro la jeno: ĉu ni menciu la forumon en niaj varbiloj pri Esperanto, aü ĉu ni menciu nur, aŭ precipe, la ĉefan retejon de FEL (www.esperanto.be/fel)?

Volonte mi legos viajn ideojn kaj komentojn!

Roland Rotsaert:
Vi forgesis la wiki-paŝojn kaj la individuajn retejojn de la grupoj; krome mi faris alvokon por krei grupajn paŝojn ĉe Het Nieuwsblad...

Mi deziris havi iun diskutejon prepare al la FEL-kunveno de venonta sabato kaj post prijuĝo de la eblecoj ni elektis ĉi tiun forumon. Principe ĝi povus iĝi kompletigo de esperanto.be, kaj interne, kaj eksteren, kaj parte anstataŭi alilokajn informejojn.

Tamen, ĝis nun (laŭ mi) ne estis sukceso. Aktiveco kaj vizitantoj dum la pasinta semajno estis minimumaj; la membronombro stagnas je 30; verŝajne ne ĉiuj grupoj estas reprezentataj en ĝi; apenaŭ estas iu utila diskuto/informo prepare al 20 junio.

Ne rilatas al la demando, sed mi tamen ĉi tie menciu ke ĉenas min la multaj membroj kiuj nur uzas pseŭdonimon, sen doni iun aldonan profilon. Mi taksas ke tiel duono de la membroj restas nekonata al mi. En normalaj cirkonstancoj mi rapide adiaŭus tian grupon...

Roland

PaulP:

--- Citaĵo de: rotsaert8000 je 13 junio 2009, 18:45:35 ptm ---Ne rilatas al la demando, sed mi tamen ĉi tie menciu ke ĉenas min la multaj membroj kiuj nur uzas pseŭdonimon, sen doni iun aldonan profilon. Mi taksas ke tiel duono de la membroj restas nekonata al mi. En normalaj cirkonstancoj mi rapide adiaŭus tian grupon...

Roland

--- Fini citaĵon ---
Jes, ankaŭ min tio ĉenas. Mi ne komprenas la celon de la anonimeco en forumo kiel tia ĝi.

Espero:

--- Citaĵo de: PaulP je 13 junio 2009, 17:10:14 ptm ---Sed kiu estas la celgrupo de Tiu ĉi forumo? ĉu la ĝenerala publiko, ĉu la aktivuloj de FEL?
--- Fini citaĵon ---

Tiu ĉi forumo havas multe da eblecoj kaj tial ĝi povas servi diversajn celojn.
La granda diferenco inter forumo kaj retejo estas la interaktiveco; diskuti estas multe pli facila ol en retejo kaj diversaj grupoj povas esti fermita aŭ ne por alia publiko.

Oni povas krei diversajn membrogrupojn kun diversaj rajtoj
* La FEL-estraro
povas esti fermita grupo (ne videbla por la ĝenerala publiko) kiu povas en ĝi diskuti kaj priparoli diversajn aferojn. La reagoj povas esti rapide kaj la distanco inter la estraranoj ne gravas. En Tiu ĉi grupo oni tre facile povas demandi ke la uzantoj ne kaŭas sin malantaŭ pseŭdonimo.
* La aktivuloj
povas havi apartan grupon en kiu ili povas diskuti aŭ priparoli farendajn taskojn aŭ plani kaj prepari kunvenojn aŭ aktivecojn. La foruma kalendaro estas praktika utilo por eviti ke aktivecoj samtempe okazas en diversaj lokoj. Ankaŭ de la aktivuloj oni povas demandi ke ili sin prezentas.
* La diversaj kluboj
povas uzi la kalendaron, la agendon kaj la diskutejojn, tiel oni povus montri al la ekstera mondo ke Esperanto ankoraŭ (iomete) vivas.

* La ĝenerala publiko
povas uzi la diversajn malfermitajn rubrikojn por eventualaj novaĵoj, demandoj aŭ problemoj kiujn ili havas per aŭ pri Esperanto.
ĉar la forumo jam povas esti transformita en la Nederlanda, Franca, Angla kaj Germana lingvo per simpla elekto en la persona profilo, eble la publiko eĉ povas esti internacia. (Por la Esperanta versio oni ankoraŭ bezonas iom pli da tempo.)
--- Citaĵo ---ĉu ni menciu la forumon en niaj varbiloj pri Esperanto, aü ĉu ni menciu nur, aŭ precipe, la ĉefan retejon de FEL (www.esperanto.be/fel)?

--- Fini citaĵon ---

Laŭ mi, jes!
Anonci ion kostas nenion.
Ju pli da komunikado des pli bone por la publiko kio regule povas vidi aŭ legi ion pri aŭ en Esperanto.

Kompleta listo de ĉiuj ligiloj en unu tabulo estus laŭ mi bona ideo.

PS. Se estas demandoj pri la eblecoj de la forumo kaj kiel kontroli la partoprenantojn, mi ĉiam pretas klarigi tiujn kiujn mi konas kaj serĉi pri tiuj kiujn mi ne konas.

Roland Rotsaert:
Kvankam mi ne ŝatas tion, mi pensas ke estas neeviteble ke restos kvino da retejo/informoj pri/de/por FEL. Ni devos atendi ĝis kiam ĝi tiu grupo estas vere establita: kun plurdekaj aktivaj membroj el ĉiuj grupoj. Tiam ni difinu kiu informo estu en kiu loko (principe la sama informo estu nur en unu loko) kaj kiel la retejoj estu interligitaj.

Roland

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio