+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Dokumenta E-Centro (DEC) el Đurđevac petas helpon

Aŭtoro Fadeno: Dokumenta E-Centro (DEC) el Đurđevac petas helpon  (Legita 4659 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Dokumenta E-Centro (DEC) el Đurđevac petas helpon
« je: 12 januaro 2019, 08:20:37 atm »
Malnova agrikultura konstruaĵo en Đurđevac (Kroatio, https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%90ur%C4%91evac) transformiĝas al sidejo de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), Nacia Esperanto-Arkivo, kreskanta jam 40 jarojn  iniciate de Josip Pleadin. Estas la intenco inaŭguri la renovigitan centron en septembro 2019, sed por la lasta fazo de la laboroj ankoraŭ estas bezonataj 20.000 eŭroj. Subtenantoj povas ĝiri iun sumon al konto deoc-f (DEC) ĉe UEA aŭ aĉeti 'BRIKO'n (1 BRIKO valoras 1 eŭron). La nomoj de tiuj, kiuj donacos minimume 250 eŭrojn, estos gravuritaj sur speciala ŝtona tabulo, kiu pendos sur la ekstera muro de la domo.

Pli detalaj informoj estas en la suba Word-dosiero.

Josip Pleadin (josip.pleadin@gmail.com)

« Lasta redakto: 14 januaro 2019, 18:30:07 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Dokumenta E-Centro (DEC) en Đurđevac inaŭgurita
« Respondo #1 je: 26 septembro 2019, 09:10:14 atm »
La nova domo de Dokumenta Esperanto-Centro estis inaŭgurita
dimanĉe, la 22-an de septembro. Partoprenis la inaŭguron ĉirkaŭ
cent geesperantistoj, inkluzive la direktoro de UEA Martin Schaeffer.

Aldone kelkaj fotoj.
« Lasta redakto: 26 septembro 2019, 10:59:29 atm de Roland Rotsaert »