Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 24 februaro 2020, 23:02:50 ptm

Titolo: Ite Tytgat: "Kiel detekti kronviruson"
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 24 februaro 2020, 23:02:50 ptm
Multe oni lasttempe jam parolis pri la kronviruso COVID19, pri la infekto, pri la eventualaj rimedoj, ktp. Sed ĉiam oni venas je la sama punkto: testoj!

Ite  klopodos klarigi kiaj testoj ekzistas kaj kion ili signifas por la homaro.
Tiu prelego okazos en interreto kaj ni povos spekti per "ZOOM". Por akiri la inviton kaj pasvorton bonvolu skribi retan leteron al esperanto-antwerpen@esperanto.be

La klubejo estas fermita sed ni renkontos unu la alian per la komputila ekrano.