+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Rusa VKontakte, alternativo por Ipernity?

Aŭtoro Fadeno: Rusa VKontakte, alternativo por Ipernity?  (Legita 4173 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Rusa VKontakte, alternativo por Ipernity?
« je: 29 januaro 2017, 08:12:20 atm »

Bona novaĵo por Esperanto, kaj por ĉiuj kiuj ekhavis problemon pro la anonco pri Ipernity-malapero: ekde nun vi povas uzi paĝojn de la retejo "Vkontakte, VK" por konservi, disvastigi, kundividi viajn diversajn esperantaĵojn.

VK estas bona interŝanĝilo kaj konservilo (arkivejo) kaj estas tute senpaga. Ĝi estas pli uzant-amika ol Facebook kaj aferojn pli facilas tie stoki, konservi kaj re-trovi denove (malkiel ĉe FB, kies ĉefa celo estas tamen iom malsama). Granda avantaĝo estas, ke vi povas uzi la retpaĝon en Esperanto, ĉar nia nuna E@I-volontulo Ilja Gnusarev el Rusio preskaŭ ĝisfine tradukis ĝin.

En la retpaĝo vi povas senprobleme el/alŝuti videojn, sonregistraĵon, dosierojn, bildojn, fotojn diversformate. Iru al http://vk.com, registriĝu kaj ne forgesu elekti Esperanton kiel lingvon de la interfaco! La retejo estas havebla krom en Esperanto en pli ol 80 lingvoj.

Se vi do daŭre ne trovis taŭgan retspacon por konservi viajn materialojn de Ipernity, aŭ simple serĉas similan retejon, pripensu uzi eble ĝuste "VKontante" – efektive estas granda ŝanco ke la aferoj restos tie longdaŭre, kaj ke la projekto restos perspektive funkcianta.

Por tiuj, kiuj ne konas la projekton – temas efektive pri la plej granda rusa socia reto, kiu havas dekojn da milionoj da uzantoj. Same tre utilas, ke ekzistas ankaŭ aplikaĵoj por ĉiuj 3 ĉefaj operaciaj platformoj por poŝtelefonoj. Ĝi ja estas la 4-a plej vizitata retejo en la mondo, kun 90 milionoj da uzantoj ĉiumonate. Kiel la retejo skribas pri si mem: “VK estas socia reto por rapida kaj oportuna komunikado inter homoj en la tuta mondo. Tasko de VK estas en ĉiu aparta momento resti la plej moderna, rapida kaj estetika komunukiĝmaniero en la reto.”

Do jen, ekuzu ĝin eble ankaŭ vi, kaj rekte en Esperanto!

E@I-teamo, Peter Balaž

(Ret-Info, pli je http://blogo.ikso.net)