+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Raporteto pri la revuo Monato en 2021

Aŭtoro Fadeno: Raporteto pri la revuo Monato en 2021  (Legita 2582 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Raporteto pri la revuo Monato en 2021
« je: 13 februaro 2022, 08:57:44 atm »
Aperis en MONATO en 2021 entute 198 artikoloj en (kiel kutime) 11 numeroj, el kiuj 3 estis 28-paĝaj kaj 8 eldonoj estis 32-paĝaj. Estis mezume 939 abonantoj. La plej populara versio restas la presita versio (610 abonantoj). Inter la bitaj versioj plu plej popularas la PDF-versio (281 abonantoj). En 2021 estis aldonita versio por Kindle-legiloj kaj voĉlegita versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Tiu ĉi anstataŭas la kasedan version, kiu malpopulariĝis.
 
 
Redaktoroj
 
Fine de 2021 demisiis Alex Shlafer, la multjara redaktoro pri la rubriko Politiko. La kialojn li klarigis en sia „adiaŭa vidpunkto” (https://www.esperanto.be/fel/publika/013022p.php). Transprenis lian taskon juna itala ĵurnalisto, loĝanta en Rusio: Massimo Ripani.
 
 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie kaj akurate kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj
 
Fine de 2021 Monato havis 159 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Manuskriptoj
 
Post mallonga manko de kontribuoj, meze de 2021, fine de la jaro denove MONATO spertis troon da manuskriptoj, kaj por pluraj rubrikoj estas nun longaj atendovicoj. Plej bele estus, se oni povus aperigi numerojn kun pli da paĝoj, sed por povi financi tion MONATO nepre devas altigi sian abonantaron.
 
 
Ekspedo
 
Dum la jaro la ekspedo de MONATO kelkfoje havis prokraston pro malsano de nia multjara fervora ekspedisto Ivo Vercammen. Fine de la jaro la ekspedadon de la numeroj por la belgaj abonantoj transprenis la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj de aliaj landoj estas sendataj de komerca firmao kunlabore kun la nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu ĉi paŝo iom altigos la sendokostojn, sed akurata alveno ĉe la abonantoj espereble kreos fidon kaj abonemon.
 
 
Retejoj
 
La retejo de MONATO (www.monato.be) estis vizitita 52468 fojojn. La tri plej vokitaj tekstoj estis „Korea familio setlas en Usono” de CHO Sung Ho (https://www.esperanto.be/fel/publika/012886p.php), „Venas proverbo el popola la cerbo” de Renato Corsetti
 (https://www.esperanto.be/fel/publika/012854p.php) kaj la novelo „La familia vespermanĝo” de HU Shenghao (https://www.esperanto.be/fel/publika/012932p.php).
 
En Facebook MONATO havas 2568 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato); en Instagram 476 (revuomonato) kaj en Telegram 172 (monato.telegramo.org). La ĉefredaktoro kaj la redaktoro pri politiko tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.
 
La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 100 kaj 200 fojojn.