+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Agrablan rekontakton

Aŭtoro Fadeno: Agrablan rekontakton  (Legita 17824 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Espero

  • Gasto
Agrablan rekontakton
« je: 30 aprilo 2009, 04:38:05 atm »
Karajn geesperantistojn
 
Hazarde mi legis, antaŭ semajno, pri la laborplanoj de la Flandra Esperantoligo kaj tiel mi revekiĝis kaj sentas iom da nostalgio al tiuj "sovaŭaj junaj jaroj" da bonaj amikecoj, vino, ktp., ktp.  :-[
 

 'ch2'   'G'    'kf'    'G'    'kf'    'G'    'ch2'

Mi nun estas tre scivolema por scii kiuj el mia Esperantista-generacio ankoraŭ okupiĝas pri Esperanto aŭ eble nur interesiĝas por iu ajn kialo.
 
Mi komenciĝis studi Esperanton en la jaro 1979 en Hasselt en iu kurso de pastro Beckers.
Ekde la jaro 1982 mi, kun kelkaj amikoj el Limburgo, veturis ĉiusemajne je la mardovespero al Antverpeno, Quellinstrato, por sekvi la duan jaron ĉe André Staes kaj la tria jaro ĉe Chris Declerck.
 
Ekde tiam kaj en la sekvontaj dek jaroj, ni estis ankaŭ regulaj vizitantoj (kaj klientoj) de la Esperanto Domo en la Frankrijklei.
 
Ni sekvis diversajn kursojn (ankaŭ kadrokursojn) kaj partoprenis diversajn kongresojn.
 
En Limburgo estis konataj "Limburgaj tagoj" kaj ni havis regule Esperanto-kursojn kaj aliajn aktivecojn.
 
Bedaŭrinde nia klubo en Hasselt ĉesis kaj la Esperanto aktivuloj disiĝis.
La multaj eksterlandaj korespondantoj, precipe el la Orient-eŭropaj landoj, ĉesis skribi kaj verŝajne eklernis la Anglan lingvon, ĉar ili nun pli libere povas vojaĝi kaj ne plu bezonas la invitilojn kiujn la Esperantistoj povis relative facila liveri.
 
Nia malgranda fiksa grupo da Esperantistoj el Hasselt ankoraŭ regule kunvenas sed ŝanĝis la interesojn. Ni jam dum multaj jaroj ne plu parolis aŭ skribis en Esperanto sed tamen, mi jam sentas, ke la Esperantokono pli rapide revenas ol en iu ajn alia lingvo estus ebla.
 
Do, gekaraj, se iu el vi rememoras min aŭ iu ajn "aventuron" kaj volas skribi ion pri tiu, mi tre ŝatus legi pri tio.
 
 

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Agrablan rekontakton
« Respondo #1 je: 30 aprilo 2009, 09:01:04 atm »
Saluton!

Unue, mi volas gratuli vin ĉar vi tre bone skribis! Nu ja, vi ja lernis ĉe bonaj instruistoj, mi legis!  'eoster'

Mi ne certas ĉu ni renkontiĝis jam, mi supozas ke jes, sed mi povas anonci ke FEL planas organizi sufiĉe grandan kongreson  'eoster' venontjare ĉirkaŭ pentekosto. Mi esperas ke estos tre agrabla momento kaj bona okazo revidi malnovajn konatojn. Mi scias ke la movado iomete endormiĝis kelkloke, do alvenis la momento revenigi "vivon en la bierfarejo"  'G' 'G' 'G' .

Tiu ĉi forumo (dank'al Albert) estas ankaŭ jam tre bona komenco laŭ mi; mi esperas ke pli da membroj uzos ĝin.

Amike,

Lode.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Agrablan rekontakton
« Respondo #2 je: 04 majo 2009, 17:35:17 ptm »
Mi ĉefe memoras pri vi, ĉe la bufedo en Antverpeno, kune kun Marcel, kaj kune kun malplenaj  'G' 'G' 'G' !!

Espero

  • Gasto
Re: Agrablan rekontakton
« Respondo #3 je: 04 majo 2009, 21:07:56 ptm »
Mi ĉefe memoras pri vi, ĉe la bufedo en Antverpeno, kune kun Marcel, kaj kune kun malplenaj  'G' 'G' 'G' !!

Halo Paul, mi estas ege feliĉa ke vi almenaŭ memoras unu plezuran okazon el niaj travivaĵoj. Tamen bone pripensu ke nur por pesimisto la glasoj ĉiam estas malplenaj!
 
Kiel optimisto, el tiu periodo mi memoras pri la agrablaj versperoj en la Esperanta domo, ankaŭ ĉe la bufedo, ankaŭ ĉe mia bona amiko Marcel, sed kune kun plenaj glasoj da bona biero, ĝoja ĉercanta kaj samtempe pleniganta la kaso de la klubo por la bona kaj bela idealo.
 'E'   'kf' 'kk'
 ;)
« Lasta redakto: 05 majo 2009, 18:54:49 ptm de Albert »

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
Re: Agrablan rekontakton
« Respondo #4 je: 14 majo 2009, 16:01:48 ptm »
Saluton Albert,
Mi aparte ĝojas pro via nova iniciato, kiun mi ege admiras.
Mi surpriziĝas ke vi ankoraŭ tiom flue uzas Esperanton post jaroj da neuzado. Nu, ja vi investis multe da tempo kaj energio en la konon de tiu lingvo. Kaj svage mi rememoras ke mi iam vidis vian nomon en listo de Mensa-uloj, ĉu?
ĉue mi pensas pri la jaroj, kiam vi regule vizitis la klubon en Antwerpen, kiam vi kun viaj amikoj organizis la informajn borsojn en Hasselt, kiam mi vizitis la aktivecojn en Limburgo, kiam ni kune vojaĝis al Pollando .... Tiu kombino de viaj elstare bone preparitaj agadoj kune kun multe da humuro, ridado kaj petolado restas por mi neforgeseblaj memoraĵoj. Mi supozas ke la sama spirito de bone flegata iniciato, samtempe kun la ideo pri agrabla, amuza etoso ankaŭ nun regas.
Restas ĉe mi iu stranga demando. Kiam via aktivis, via skipo ĉiam insistis pri provinca strukturo por la Esperanto-agado. Jan Bovendeerd siatempe provis enkonduki ĝin por tuta Flandrio, sed tio konkrete neniam realiĝis. Nur Limburgo daŭre persistis. Sed en neniu provinco estiĝis tiom da tensioj. Pastro Beckers, kiu atentis neniajn regulojn aŭ interkonsentojn; la Bahaistoj, kiuj precipe volis varbi adeptojn; Mathieu Habex, kiu iris strangan solecan vojon; la tensioj kun Jos Vande Berg; Remy Sproelants .... ĉu vi vidas kialon?
Mi hezitis ĉu mi kontaktu vin persone. Fine mi decidis tamen skribi mian reagon en la diskutejo, ĉar eble aliaj limburg-anoj volas reagi.
Plej amike via,
Ivo


Albert

  • Gasto
Re: Agrablan rekontakton
« Respondo #5 je: 17 majo 2009, 05:24:44 atm »
Saluton Albert,
Mi aparte ĝojas pro via nova iniciato, kiun mi ege admiras.
 

Saluton Ivo
 
Mi pardonpetas pro la iomete malfrua respondo ĉar en mia regiono Telenet havis iom da malfacilaĵoj kaj interrompis la reton ĵuste kiam mi havis tempon por skribi kaj remetis ĉion en ordon kiam mi ne havis tempon por reagi.
 
ĝojas min ke mi iomete povas helpi per rimedo kiu estas parto de mia hobio.
Samtempe estas tre agrabla sperto "revidi" amikojn kaj konatulojn el la plej vigla kaj ĝoja parto de mia vivo. La plejmulte da tiuj momentoj estas neforgeseblaj!
 
 
Citaĵo
Mi surpriziĝas ke vi ankoraŭ tiom flue uzas Esperanton post jaroj da neuzado.
 

Kvazaŭ estas ke mi nun eĉ reaŭdas vian voĉon, mi tuj rekonas vian diplomatan parolstilon kaj ankaŭ vidas vian rideton kiam vi nun parolas ... uh ... skribas. Mi gustumas jam la siropon sed mi avertas vin, Renardo, nuntempe mi ne havas fromaĝon en la buŝo! Nur kelkajn "simionuksojn" kiujn mi tralavas per glaseto da konjako. Kaj kanti mi nur povas kiel tiu nigra birdo.
  :)
 
Tamen mi miras kiel rapide la Esperantaj vortoj revenas dum mi estas skribanta. Mi scias ke mi tre ofte eraras, precipe pri la akuzativo. Plej grava estas ke unu komprenas la alian kaj pro tio oni êc ne ĉiam bezonas vortojn.
 
Citaĵo
ĉue mi pensas pri la jaroj, kiam vi regule vizitis la klubon en Antwerpen, kiam vi kun viaj amikoj organizis la informajn borsojn en Hasselt, kiam mi vizitis la aktivecojn en Limburgo, kiam ni kune vojaĝis al Pollando .... Tiu kombino de viaj elstare bone preparitaj agadoj kune kun multe da humuro, ridado kaj petolado restas por mi neforgeseblaj memoraĵoj. Mi supozas ke la sama spirito de bone flegata iniciato, samtempe kun la ideo pri agrabla, amuza etoso ankaŭ nun regas.
 

Marcel kaj mi regule vizitas terason kaj tiam babilas pri la "bonaj junaj jaroj" kiujn bedaŭrinde neniam revenos!
 
 
Citaĵo
Restas ĉe mi iu stranga demando. Kiam via aktivis, via skipo ĉiam insistis pri provinca strukturo por la Esperanto-agado. Jan Bovendeerd siatempe provis enkonduki ĝin por tuta Flandrio, sed tio konkrete neniam realiĝis. Nur Limburgo daŭre persistis. Sed en neniu provinco estiĝis tiom da tensioj. Pastro Beckers, kiu atentis neniajn regulojn aŭ interkonsentojn; la Bahaistoj, kiuj precipe volis varbi adeptojn; Mathieu Habex, kiu iris strangan solecan vojon; la tensioj kun Jos Vande Berg; Remy Sproelants .... ĉu vi vidas kialon?
 

Mi nur povas paroli laŭ mia propra opinio kaj scio, do mi klopodas priskribi tion.
Mi mem fariĝis Esperantisto en septembro 1979.
En tiu tempo, Guido Schroeyers estis kontaktpersono de FEL por Limburgo.
Kiam li ne plu povis aŭ ŝatis esti la kontaktpersono, Jos Christiaens transdonis tiun taskon al mi. Se mi bone memoras, fakte estis FEL mem kiu prenis la initiativon havi nur unu personon en Limburgo por adresi kaj sendi formularojn kaj transpreni la lokajn administrativajn taskojn, eble ĉar estis tiutempe tiel malmulte da klientoj.
Tamen la klubo de Hasselt rapide kreskis kaj mi restis kontaktpersono ĝis 1987.
Intertempe jam ĉesis Beringen kaj Pastro Beckers donacis al ni la monon de la Beringa klubo por starigi Limburgan Esperanto-bibliotekon (troviĝas nuntempe ĉe Henri Schutters sed ĉiam estas propraĵo de Limburgaj Esperantistoj). Intertempe ankaŭ stariĝis Peer, Genk kaj Houthalen.
 
La ĉefa celo estis akiri subvenciojn de la loka komunumo por la lokaj kasoj.
Tamen la malavantaĵo estis ke la sufiĉe (mal)granda grupo de Hasselt estis tiel dividita en malgrandajn partojn ke estis ege malfacila por havi ankoraŭ interesajn aktivecojn.
 
Tiam Jos Vandebergh havis (1987) la bonan ideon por rekolekti la malgrandajn grupojn en unu pli granda: Limburga Esperanto Ligo.
Ekestis malkonsento pri la domstilo: Verda Stelo aŭ Jubilea Simbolo.
Fakte tiu afero estis grandparte la kialo ke du kampoj dividis la grupon.
Por havi provincan subvencion, la Limburga grupo ne plu havis sufiĉe da gemembroj.
En 1996 ni forlasis la ideon de Limburga ligo.
Hasselt kaj Peer restis ankoraŭ (parte) klubojn sub la kupolon de FEL; Genk, Houthalen kaj parto de Peer ne plu aliĝis al FEL.
En septembro 2005 ankaŭ la klubo de Hasselt definitive donis "la pipon al Martino" ĉar nur Marcel, Jef, Josy, Hugo, Myriam kaj mi restas.
 
Citaĵo
Mi hezitis ĉu mi kontaktu vin persone. Fine mi decidis tamen skribi mian reagon en la diskutejo, ĉar eble aliaj limburg-anoj volas reagi.
Plej amike via,
Ivo

Mi donis nur mallongan historion kiel mi memoras kaj pensas ke ĉion okazis.
Se estos Esperantistoj kiuj volas aldoni komentarojn, ili estas bonvenaj.
 
Amikaj salutojn kaj certe ĝis revido!
 
Albert [Espero]
« Lasta redakto: 17 majo 2009, 05:27:50 atm de Albert »

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
Re: Agrablan rekontakton
« Respondo #6 je: 25 majo 2009, 08:46:19 atm »

 
Citaĵo
Kvazaŭ estas ke mi nun eĉ reaŭdas vian voĉon, mi tuj rekonas vian diplomatan parolstilon kaj ankaŭ vidas vian rideton kiam vi nun parolas ... uh ... skribas. Mi gustumas jam la siropon sed mi avertas vin, Renardo, nuntempe mi ne havas fromaĵon en la buŝo!

 
Mi reagas ege malfrue ĉar la pasintaj tagoj estis tro plenaj. Mi ĝojas ke vi ankoraŭ reaŭdas mian voĉon. Mi ŝatas aprezi kion mi admiras ĉe aliaj homoj, kaj miaj aprezoj estas honestaj. Sed estu trankvila, mi ne volas delogi vin. En septembro, mia edzino ekhavis apopleksion kaj la maldekstra flanko tute paraliziĝis. Intertempe ŝi retrovis iomete siajn kapablojn. Sed mi devas konstante helpi ŝin. Mia aktiva esperantista vivo komplete haltis. Mi nur povas forlasi la domon, kiam alia persono akompanas Clara-n. Nur restas kelkaj retaj kontaktoj. En ĉi tiu jaro, mi 1 fojon vizitis la klubon en Antwerpen. Kiam mi iras tien, tio estas por iom distriĝi.

Amike via,
Ivo

Albert

  • Gasto
Re: Agrablan rekontakton
« Respondo #7 je: 28 majo 2009, 02:49:37 atm »

En septembro, mia edzino ekhavis apopleksion kaj la maldekstra flanko tute paraliziĝis. Intertempe ŝi retrovis iomete siajn kapablojn. Sed mi devas konstante helpi ŝin.

Tio estas ege bedaŭrinda afero. 'otzt'
Bonvolu transdoni al ŝi miajn sincerajn dezirojn por plejeble rapida resaniĝo.
 'r'
 
Mi bone komprenas kiun malfacilan tempon vi nun travivas.
Tamen ne perdu la kuraĝon kaj la bonan spiriton.
 
Eble la konversacio nun fariĝas iom tro persona por tio ĉi mediumo.
Se vi volas plie korespondi kun mi pere de privataj mesaĝoj, vi nur bezonas alklaki la etan simbolon sub mia nomo.
(vidu aldonaĵon)