Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Volontula agado / Vrijwilligerswerk => Fadeno komencita de: akrocefalo je 01 februaro 2019, 17:59:35 ptm

Titolo: Volontula agado de Ivo Schenkel
Afiŝo de: akrocefalo je 01 februaro 2019, 17:59:35 ptm
En januaro mi dufoje prelegis dum 2,5 horoj pri Esperanto en la hispana antaŭ klasoj de studentoj de la hispana en Seniorama, organizaĵo por la tria aĝo en Loveno. En februaro mi kunlaboros kun "Vormidabel", iniciato de la sekcio "Klerigado" de la Konsilio pri Kulturo de la urbo Loveno, kaj denove prelegos pri Esperanto dum unu horo, ĉi-foje en la nederlanda. Martin Decaluwe, prezidanto de nia klubo Esperanto 3000, prizorgos ekspozicieton pri Esperantaj publikaĵoj.
Titolo: Re: Volontula agado de Ivo Schenkel
Afiŝo de: ivo je 02 februaro 2019, 12:32:51 ptm
Dankon pro la mencio, sed precipe pro la iniciatoj!