+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je Hodiaŭ je 17:44:18 »
Ĵaŭdo la 20-an de februaro 2025
Profesoro Jo Haazen, nun okdekjara, estas ankoraŭ internacie aktiva kiel mondfama kariljonisto kaj kiel esperantisto. Li venas por prelegi al ni pri siaj multaj vivspertoj kaj pri sia freŝdate publikigita aŭtobiografio  “Een Haas in de Toren”. Kutimaj horo kaj loko!
2
Antverpeno / Andoro
« Lasta afiŝo de PaulP je 23 januaro 2025, 11:23:49 atm »

Vi estas invitataj partopreni la kunvenon en Zoom organizita de la kluboj de Londono kaj Antverpeno morgaŭ vespere je la 20a horo.

James Hawkey, kiu laboras ĉe la Universitato de Bristolo, kiel esploristo pri lingvistiko prelegos al ni pri la Andora Princlando ("Andoro"), eta lando en la sudo de Eŭropo.
3
Antverpeno / Movado sen Nomo
« Lasta afiŝo de PaulP je 20 januaro 2025, 14:12:38 ptm »

En januaro 2025, estos 45 jaroj post kiam patro Phil Bosmans helpis fondi la asocion Movado sen Nomo, la Esperantan version de sia ĉefa projekto Bond Zonder Naam. Per Esperanto, lia mesaĝo povis disvastiĝi tra la tuta mondo.  Ĝis hodiaŭ, 12 jarojn post lia forpaso en la aĝo de 90, grupo da entuziasmuloj vivtenas liajn ideojn. Por plifortigi ĉi tiun celebron, ni invitas ĉiujn “samideanojn” al komuna manĝo.    Loko: Esperantodomo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antverpeno 
  • Kiam: Dimanĉe la 26-an de januaro 2025 je la 12.30 horo 
  • Kio: Poké-bovlo; ĉi tio estas manĝo kie vi povas mem kombini la ingrediencojn laŭplaĉe. 
  • Kosto: 15 eŭroj (La profito estos uzata por subteni la agadon de la movado.)

  •  Ĉiuj kun pozitiva sinteno estas kore bonvenaj!   Aliĝi eblas per pago antaŭ la 23-a de januaro 2025 al: vzw MOVADO SEN NOMO - BE75 9796 0877 6651. Via pago validas kiel aliĝo.  ---  In januari 2025 zal het 45 jaar geleden zijn dat pater Phil Bosmans de vzw MOVADO SEN NOMO, de Esperantoversie van zijn paradepaardje Bond Zonder Naam, mee boven de doopvont hield. Via het Esperanto kon zijn boodschap immers over de hele wereld verspreid worden.  Tot op de dag van vandaag, 12 jaar na zijn overlijden op 90-jarige leeftijd, houdt een groepje enthousiastelingen zijn ideeën in leven. Om deze viering kracht bij te zetten, nodigen wij alle “samideanoj” [Nl. gelijkgezinden] uit voor een etentje. [/size] Waar: Esperantohuis, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen[/color]
  • Wanneer: Zondag 26 januari 2025 om 12.30 uur
  • Wat: Een poké bowl; dit is een maaltijd waarbij je de ingrediënten naar believen zelf mag combineren.
  • Prijs: 15 euro (De winst komt ten goede aan de werking van de v.z.w.)

  •  Iedereen met een positieve ingesteldheid is van harte welkom bij ons! Inschrijven kan via betaling vóór 23 januari 2025 op: vzw MOVADO SEN NOMO - BE75 9796 0877 6651. Uw betaling geldt als inschrijving.
     

4
UEA / Premio Maertens 2025 por Stela Besenyei-Merger
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 19 januaro 2025, 18:31:55 ptm »

La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2025 estas aljuĝita al Stela Besenyei-Merger (https://eo.wikipedia.org/wiki/Stela_Besenyei-Merger) pro ŝiaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado.

Stela Besenyei-Merger estas denaska esperantisto, filino de franca patro kaj hungara patrino. Ŝi estas certe unu el la plej famaj denaskuloj ekster la Esperanto-movado, pro mallonga sinprezenta video kun subtitoloj, farita en 2020 sub la aŭspicio de Wikitongues, kun pli ol 800 mil spektoj ĝis nun.

En UEAviva, la jutubkanalo de UEA (https://www.youtube.com/watch?v=eFkDDKazilU), eblas spekti intervjuon kun la premiito, kiun faris Mark Fettes, eksa prezidanto de UEA kaj ano de la juĝkomisiono, la 13-an de decembro 2024.

(El Revuo Esperanto, februaro 2025, p. 37)
5
Antverpeno / Blato
« Lasta afiŝo de PaulP je 17 januaro 2025, 15:52:59 ptm »
Saluton!

Vi estas invitataj partopreni la kunvenon en Zoom organizita de la kluboj de Londono kaj Antverpeno hodiaŭ je la 19-a UTC [https://time.is/UTC]

Projekcio de la filmo "Cafard".

Cafard (2015) - IMDb

Kiam luktisto Jean Mordant partoprenas en la mondĉampioneco pri luktado en Bonaero en 1914, lia filino Mimi estas seksperfortita fare de germanaj soldatoj en Ostendo (BE). Kune kun lia trejnisto Victor kaj nevo Guido, li membriĝas en la ACM-trupoj kun kirasveturiloj (kromnome Blato) en 1914. La trupoj estas translokigitaj kun siaj tre konstruitaj kirasaj aŭtoj al la orienta fronto kie ili alvenas en peza batalado. Tio estas kontraŭ la deziroj de Jean, kiu nun ekscias ke Mimi estas graveda.
Cafard (2015) - IMDb

Kiam luktisto Jean Mordant partoprenas en la mondĉampioneco pri luktado en Bonaero en 1914, lia filino Mimi estas seksperfortita fare de germanaj soldatoj en Ostendo (BE). Kune kun lia trejnisto Victor kaj nevo Guido, li membriĝas en la ACM-trupoj kun kirasveturiloj (kromnome Blato) en 1914. La trupoj estas translokigitaj kun siaj tre konstruitaj kirasaj aŭtoj al la orienta fronto kie ili alvenas en peza batalado. Tio estas kontraŭ la deziroj de Jean, kiu nun ekscias ke Mimi estas graveda.
6
Familia vivo / Walter van den Kieboom + 11.1.2025
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 januaro 2025, 07:14:30 atm »
Walter van den Kieboom, echtgenoot van Flory Witdoeckt, is thuis in Oostende overleden op zaterdagmorgen 11 januari 2025.

De uitvaartplechtigheid  vind plaats zaterdag a.s. 18 januari om 11 u. in Hazegraskapel (Rachel Lancsweertplein, Graaf de Smet de Naeyerlaan) te Oostende. Alle esperantisten zijn welkom op de plechtigheid en op de aansluitende rouwreceptie in het Koninginnehof.

Condoleren kan op https://www.uitvaart-oostende.be/nl/overlijdensberichten.aspx?name=2333#divCondoleFlowers
7

Eŭropa Esperanto-Unio, la komuna hejmo por la eŭropa esperantistaro: kialoj, celoj, strategio

Mardo 21 januaro 2025, 21:00 - 22:30 (MET).

Itala Esperanto-Federacio (IEF) invitas vin partopreni en la evento:

Babilado kun la prezidanto kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (respektive Séan Ó Riain kaj Luigi Fraccaroli) pri Eŭropa Esperanto-Unio, la komuna hejmo por la eŭropa esperantistaro: kialoj, celoj, strategio .

Enkondukos Laura Brazzabeni, IEF-prezidanto.

Pli je Eventa Servo, https://eventaservo.org/e/6bbb4c

8
Antverpeno / Novjara Regalo
« Lasta afiŝo de PaulP je 09 januaro 2025, 13:48:24 ptm »
Saluton,
(Nederlands hieronder)

 
La Verda Stelo vin elkore invitas al sia tradicia Novjara Regalo.
Ĝi okazos dimanĉe la 12an de januaro ekde la 13a horo en Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno, ne tro for de la Centra Stacidomo.
Via unua ŝaŭmvino, fruktosuko estas je niaj kostoj. Por kromaj deziroj la bufedo pretas por vi!
Festu la Novan Jaron en bona kompanio!

 
Ĝis dimanĉo?
 
===========================================================
La Verda Stelo nodigt je hartelijk uit voor haar traditionele Nieuwjaarsreceptie
Het vindt plaats op 12 januari vanaf 13:00 in de Lange Beeldekensstraat 169 te Antwerpen, niet ver van het Centraal Station.
Je eerste Cava of fruitsap en hapjes zijn op ons. Voor verdere wensen staat ons buffet tot je beschikking!
Vier het nieuwe jaar in goed gezelschap!

 
Tot zondag?

 
Ella, Ilse, Klaas
9
Monato / Raporteto pri la revuo Monato en 2024
« Lasta afiŝo de PaulP je 09 januaro 2025, 13:32:50 ptm »
Aperis en MONATO en 2024 entute 183 artikoloj en (kiel kutime) 11 numeroj 28-paĝaj. La artikoloj estis verkitaj de 69 aŭtoroj el ĉiuj kontinentoj.

Estis en 2024 entute 911 abonantoj. Ĉiam pli popularaj iĝis la bitaj versioj (462 abonantoj), kies kvanto nun iom superas tiun de la abonantoj de la presita versio (449 abonantoj). Necesas mencii, ke kelkaj abonas pli ol unu version. Krom tio aperadis la voĉlegata versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. 


Redaktoroj

Ne okazis ŝanĝo en la redaktora skipo en 2024. La tuta listo estas konsultebla en la kolofono: https://www.monato.be/kolofono.php


Reviziado kaj faktokontrolado

La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie  kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.


Grafiko

La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.


Kunlaborantoj


Fine de 2024 MONATO havis 71 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.


Ekspedo

La presitajn ekzemplerojn de MONATO dissendas la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj estas sendataj kun la belga, nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio kontentige funkcias.


Retejoj

La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „Monato atakita” de la ĉefredaktoro (https://www.monato.be/publika/013614p.php), „Ĝustamezure de via nostalgio!” de Fernando Pita (https://www.monato.be/publika/011254p.php) kaj „Rusio: Portreto de opoziciulo” de Aleksej Salomatov  (https://www.monato.be/publika/013054p.php). Tiu ĉi lasta tamen jam aperis en marto 2022 kaj restas multe legata.

La plej multaj vizitantoj de la retejo venas el Usono (2000 vizitantoj), Ĉinio (875 vizitantoj), Germanio (789), Pollando (759) kaj Francio (414). Necesas tamen noti, ke en landoj kun totalisma reĝimo legantoj plej ofte uzas sekretan retumilon, kaj tiuj vizitoj ne aperas en la statistikoj.

En Facebook MONATO havas 3000 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato). Krome ĝi havas milon da sekvantoj en Instagram (revuomonato) kaj kelkcenton en Telegramo (monato.telegramo.org) kaj en Mastodon (@monato@esperanto.masto.host). La ĉefredaktoro kaj kelkaj redaktoroj tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.

La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 100 kaj 375 fojojn.

10
Toevallig gevonden via het krantenarchief van Bibliotheek Hasselt-Limburg: een krantenartikel (Gazet van Antwerpen, 18.12) over een actie van de Zoerselse groep 'Danco Movado' in het kader van de Warmste Week.

Volgens het artikel betekent de Esperanto-naam van de vereniging ‘dans en beweeg’, wat niet helemaal verkeerd is, maar ook niet helemaal juist.

Ik vermoed dat de krantencollectie van Hasselt-Limburg dezelfde is die in alle Vlaamse bibliotheken kan geraadpleegd worden. Het lijkt een zeer interessante bron te zijn om op te volgen wat er in de media (niet alleen de Vlaamse) over Esperanto gepubliceerd wordt.



Paĝoj: [1] 2 3 ... 10