Publikaj rilatoj / Contacten > Diversaj / Diversen
Lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj
(1/1)
Roland Rotsaert:
La retkurson “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso.
La metodo estas bazita sur la principoj de “TED Talks” – nuntempe la plej elstara ekzemplo de efikaj kaj trafaj prelegoj. La kurson oni povas fari pere de la platformo Udemy (necesas registriĝi, kio tamen estas senpage kaj rapide farebla): udemy.com/course/forlaflatado. La prezentpaĝo de la kurso estas: forlaflatado.com/retkurso. La esprimo #forlaflatado klariĝas en la unua leciono.
(el La Kolombo de la Paco 3)
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio