Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 16 aprilo 2021, 18:56:45 ptm

Titolo: Gunnar Gällmo 75-jariĝos
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 16 aprilo 2021, 18:56:45 ptm

La 21an de aprilo festos sian 75an datrevenon Gunnar Gällmo, sveda verkisto kaj tradukisto. En Esperanto aperis de li la originala romano Mokrokalvo la gigantegegego (http://retbutiko.be/eo/ero/mokr?lingvo=eo&ero=mokr)  kaj la tradukoj La dharmo-pado  (http://retbutiko.be/eo/ero/dhpa?lingvo=eo&ero=dhpa) kaj Nemeza (http://retbutiko.be/eo/ero/neme?lingvo=eo&ero=neme). Legu la recenzojn!


Se vi ne jam havas ĉi tiujn librojn, mendu ilin de la Retbutiko de FEL antaŭ la 21a de aprilo (simple alklaku la suprajn ligilojn), kaj FEL sendos gratulmesaĝon vianome al Gunnar Gällmo dum lia festotago.