Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 aŭgusto 2021, 16:42:23 ptm

Titolo: Grésillon, 13-20.8.2021: FESTetO
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 02 aŭgusto 2021, 16:42:23 ptm
Jam de kelkaj jaroj mankas al la festemuloj kaj muzikŝatantoj de Esperantujo La Renkontiĝo por kunesti kaj amuziĝi en somero. La longa atendado nun finiĝos! FESTetO venas 2021.

Sed, karaj, ĝi NE estos kiel kutima FESTO de JEFO, ĉifoje ni mem faros nian FESTetOn. Venu, prezentu viajn talentojn, gvidu atelieron, instigu nin kumune artumi kaj estu parto de memfarita festivalo. Ni atendas vin en certe “terure organizita” renkontiĝo kun malaĉa etoso, kies temo ĉi-jare estas arto kaj muziko!

Pro manko de ĉijara PEKO (http://verdajskoltoj.net/peko/) ni invitas ankaŭ niajn PEKamikojn venu al FESTetO.

Ni organizos Esperanto-kursojn diversnivelajn, promenadojn, ekskursojn prelegojn, manlaboradon, libroservon de FEL (https://retbutiko.be/)…

Ekde la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2021 ni renkontios en la facile atingebla kastelo Greziljono, en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la urboj Anĝevo, Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francujo.

Ni havas komfortajn litojn, multe da spaco por tendemuloj, bongustajn manĝojn preparota de ni kune, bonan etoson, frenezajn ideojn, teruran organizadon kaj mojosajn koncertojn.

La temo de FESTetO venas estas arto kaj muziko.

Ĉu vi interesiĝas? Aliĝu!  http://verdajskoltoj.net/festorevenas/