Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 06 majo 2021, 17:05:01 ptm

Titolo: Anstataŭ UK: Dua Virtuala Kongreso de Esperanto
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 majo 2021, 17:05:01 ptm

Malfermiĝis la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net (https://vk.esperanto.net). La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17a ĝis la 24a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920). Provizora programo baldaŭ aperos.

Eblas aliĝi, senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 4a de julio  2021.

Legu pli en la gazetaro komuniko de UEA: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2021/2-a-Virtuala-Kongreso-de-Esperanto-jam-eblas-aligxi-senpage-por-individuaj-membroj-de-UEA-gxis-la-4-a-de-julio (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2021/2-a-Virtuala-Kongreso-de-Esperanto-jam-eblas-aligxi-senpage-por-individuaj-membroj-de-UEA-gxis-la-4-a-de-julio)