+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Kursoj / Cursussen (Kontrolantoj: PaulP, Roland Rotsaert)
| | |-+  Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?

Aŭtoro Fadeno: Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?  (Legita 9829 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

AlexandervB

  • Gasto
Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?
« je: 11 julio 2009, 14:31:28 ptm »
Saluton,

Mi estas tute nova en tiu esperantoforumo. Mia nomo estas Alexander, mi estas kvardek kvin jara (naskiĝ. en 1963).
 
Mi komencis lerni esperanton nur ankaŭ nelonge, kun la lernolibro “Saluton! Esperanto aŭtodidakte”. Poste mi ankaŭ legis la legolibreton “Gerda malaperis”, kun la helpa de la aldonita vortlisto. Mi vere esperas ke mi ne faras tro multajn erarojn. Mi estas ankoraŭ komencanto en esperanto.  :)

Mi nun serĉas pliaj ebloj por ekzerci skribi kaj ankaŭ paroli esperanton. ĝis la jaro pasinta en Antverpeno ekzistis un kurso de esperanto en versperlernejo, sed bedaŭrinde ĉi tiun lernojaron la kurso ne plu estos donata.
 
ĉu iu sciis ĉu ekzistas aliaj ebloj (ekzemple vesperkursoj, kursoj de konversacio, kaj tiel plu) en Antverpeno?

(Mi loĝas en Oostmalle, en la norda Kampino, sed mi laboras en Antverpeno. Mi lernis filozofion kaj informadikon, kaj mi laboras kiel analizisto de problemoj de programaro).

Koran dankon anticipe por ĉiuj informoj.  :)

Koran salutojn,

Alexander
« Lasta redakto: 11 julio 2009, 18:09:10 ptm de AlexandervB »

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?
« Respondo #1 je: 12 julio 2009, 09:34:45 atm »
Saluton, Alexander!!
Vi skribis tute bone (nur kelkaj detaloj korektendas), gratulojn! Ekde oktobro denove estos vesperkurso en Antverpeno, verŝajne dum merkred-vespero, ĝis decembro. Tamen, tio estos por tutkomencantoj, do tro facila por vi. Post tiu kurso, ekde januaro estos dua nivelo, eble tio estos bone por vi?

Alia ebleco estas, sed mi ne scias ĉu eblos kombini kun via laboro: ĵaŭde posttagmeze estas konversacia kurso kiun gvidas Iwona Kocieba, du-foje monate, se mi ne eraras. ĉu tio taŭgos por vi? Tiu kurso verŝajne ie en septembro rekomenciĝos.

Alia bona maniero, estas viziti kurson en eksterlando, ekzemple dum semajnfino. Morbecque estas bona propono (Norda Francio, 14-15 novembro) kaj ankaŭ studsemajnfino en Nederlando eblas (Vlaardingen, 6-8 novembro).

Amike,

Lode.

AlexandervB

  • Gasto
Re: Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?
« Respondo #2 je: 13 julio 2009, 12:34:41 ptm »
Saluton Lode,
 
Koran dankon por la informo. La dua kurso (post la kurso por komencantoj) ekde januaro certe min interesas.
(Malfelice, mi ne povas liberigi min posttagmeze por la konversacia kurso).
Amikajn salutojn,
 
Alexander