+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Lingvaj demandoj / Taalproblemen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Traduki specifajn vortojn el la forumtekstoj

Aŭtoro Fadeno: Traduki specifajn vortojn el la forumtekstoj  (Legita 16155 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Albert

  • Gasto
Traduki specifajn vortojn el la forumtekstoj
« je: 27 aprilo 2009, 16:55:39 ptm »
Laŭ la deziroj de kelkaj vizitantoj de la forumo, mi ankaŭ malfermis retpaĝon en kiu estas speciala programara metiejo por faciligi la traduklaboron.
Pli da detaloj pri la adreso kaj funkciado, vi trovos en tiu ĉi Nederlandlingva broĉuro, ĉapitro 7.
 
Estas granda laboro tial la retĉirkaŭaĵo permesas la kunlaboro de multaj tradukistoj kaj korektistoj.
Ni komencas per la dokumentoj en la dosierujo: SMF/Manage repository/Esperanto/2.0.x/Themes/default/languages/
Vidu ankaŭ la kunsendaĵo ĉi suben.
Volontuloj estas ege bonvenaj!
 
Bedaŭrinde mi, post tiom da neaktivaj jaroj, jam multe forgesis pri la ĵusta uzo de Esperanto kaj do bezonas multe da helpo. :-[
 
Por la bona traduko de la specifaj Anglaj kaj Nederlandaj tekstoj uzata en la retejoj, ni povus starti demando pri ideoj, ekzemple:
 
Angla  Esperanta propono
board: sekcio ? temogrupo ?
topic: temo ?
settings: agordoj ? agordaĵoj ?
moderator: moderiganto ? (moderigi: vidu PIV)
credits: kunlaborantoj ? aŭtoroj ?

 
« Lasta redakto: 03 majo 2009, 23:21:24 ptm de Albert »

Albert

  • Gasto
Re: Traduki specifajn vortojn el la forumtekstoj
« Respondo #1 je: 28 aprilo 2009, 04:25:28 atm »

Por la bona traduko de la specifaj Anglaj kaj Nederlandaj tekstoj uzata en la retejoj, ni povus starti demando pri ideoj, ekzemple:
 
Angla  Esperanta propono
board: sekcio ? temogrupo ?
topic: temo ?
settings: agordoj ? agordaĵoj ?
moderator: moderiganto ? (moderigi: vidu PIV)
credits: kunlaborantoj ? aŭtoroj ?

Ankaŭ:
 
logs: logoj ? loglistoj ? (kiel loglibro en PIV)

ĉu estas bonaj proponoj aŭ preferoj?

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Traduki specifajn vortojn el la forumtekstoj
« Respondo #2 je: 28 aprilo 2009, 10:34:06 atm »
Angla  Esperanta propono
board: sekcio ? temogrupo ?
topic: temo ?
settings: agordoj ? agordaĵoj ?
moderator: moderiganto ? (moderigi: vidu PIV)
credits: kunlaborantoj ? aŭtoroj ?

Ankaŭ:
 
logs: logoj ? loglistoj ? (kiel loglibro en PIV)

ĉu estas bonaj proponoj aŭ preferoj?
Saluton Albert,
ĉu vi jam konsultis Komputekon? (komputeko.net) Tie vi trovos respondon al preskaŭ ĉiuj viaj prikomputilaj tradukproblemoj. Mi mem estas la gvidanto de la tradukskipo de Ipernity (www.ipernity.com/?lg=eo) kaj ankaŭ mi povas konsili do. Viaj proponitaj tradukoj ŝajnas al mi bonaj. Ankaŭ ni en Ipernity elektis "agordoj" kaj "temo". Por la angla logfile ni uzas "protokolo". Ofte oni devas provi forgesi la anglan vorton, kaj koncentriĝi pri ĝia signifo  ;) Por la angla moderator ni post iom da diskuto decidis simple uzi "kontrolanto".

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Traduki specifajn vortojn el la forumtekstoj
« Respondo #3 je: 28 aprilo 2009, 11:39:20 atm »
Albert, mi skribos en la tabelo miajn preferojn; mi pli konsultas Komputekon ol la malnovan terminaron de Pokrovskij ĉar Komputeko ĉerpis el pli ol 10 fontoj (inter kiuj Pokrovskij) kaj estas tre aktuala.

Angla  Esperanta propono
board: sekcio
topic: temo
settings: agordoj
moderator: kontrolanto (lau komputeko)
credits: kunlaborantoj
log: protokolo  (lau komputeko)

Albert

  • Gasto
Re: Traduki specifajn vortojn el la forumtekstoj
« Respondo #4 je: 28 aprilo 2009, 12:14:38 ptm »
Koran dankon!  'G'