+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Alvokoj / Oproepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Alvoko al vikipedianoj

Aŭtoro Fadeno: Alvoko al vikipedianoj  (Legita 117 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1345
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Alvoko al vikipedianoj
« je: Hieraŭ je 10:47:28 »

La Wikipedia-projekto ekestis en januaro 2001. En junio la sama jaro sekvis la nederlanda versio (kun nun 2,1 milionoj da artikoloj) kaj en decembro la esperanta Vikipedio (nun 370.000 artikoloj).

Pro iu kialo ekde la komenco estas kutimo ke la kontribuantoj uzas pseŭdonimon, ne sian veran nomon. Tio malhelpas la kontaktojn inter la vikipedianoj kaj, kvankam estas komunuma etoso, fakte estas komunumo de izoluloj.

Antaŭ nelonge mi eksciis ke ekzistas listo kun nomoj de nederlandlingvaj vikipedianoj, ordigita laŭ loĝloko: https://nl.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedianen_naar_woonplaats. Trarigardante ĝin, mi nur trovas kelkajn konatajn nomojn. Mi proponas al la vikipedianoj registri sin en la listo.

Cetere, ankaŭ ekzistas listo laŭ naskiĝloko: https://nl.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedianen_naar_geboorteplaats.