Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Esperantlingva diskutejo => Fadeno komencita de: Domvatoro je 02 decembro 2010, 04:32:04 atm

Titolo: Saluton, amikoj novaj!
Afiŝo de: Domvatoro je 02 decembro 2010, 04:32:04 atm
Hallo al ĉiu ĉi tie! 

Mi estas novula pri Esperanto, jene korektu min kiam mi eraras.  Kie vi direktus min proksime se mi scivolas pli?  Mi aprecus iun asistadon vi kapablas oferi.  Kompreneble mi aspiras ke ĝi tiu unua mesaĝo mia estos legebla.

Dankon tre!
~Domvatoro
Titolo: Re: Saluton, amikoj novaj!
Afiŝo de: PaulP je 02 decembro 2010, 12:52:38 ptm
Saluton Domvatoro! Bonvenon al nia diskutejo! Via Esperanto estas tre bona. Enestas kelkaj eraretoj, sed pli gravas, ke vi skribas kun kelkaj eraretoj, ol se vi tute ne skribus!

ĉu vi deziras ekzerci per Interreto? Tiam vi povus viziti www.lernu.net (http://www.lernu.net), kiu estas speciale farita por lernantoj. Vi povas kompreneble ankaŭ skribi tie ĉi en la forumo.

ĉar via lingvaĵo jam estas tre bona, vi povus ekzemple aboni iun revuon por progresintoj. ĉu vi jam rigardis www.monato.net (http://www.monato.net)?

aŭ ĉu via intenco estis iom praktiki parole, en kunvenoj por Esperanto-parolantoj? Kie vi loĝas?

Paŭl