Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 aprilo 2021, 08:59:08 atm

Titolo: Christiane De Vleminck forpasis …
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 17 aprilo 2021, 08:59:08 atm

Karaj amikoj,

Kun granda bedaŭro, mi sciigas al vi la forpason de Christiane De Vleminck.
Ŝi estis iama membro de nia klubo, sed jam de longe retiriĝis de nia movado. Ŝi kunverkis tre konatajn librojn kune kun Emile Van Damme : interalie, ABC-Gramatiko de Esperanto kaj la 3 Leksikaj Kursoj (iuj estis re-eldonitaj kaj do estas ankoraŭ disponeblaj, vidu je http://retbutiko.be/verkinto/Vleminck).

Ŝi estis 95 jara kaj mortis la 30an de Marto 2021 en malsanulejo pro KoViM-19.

La Esperantista Brusela Grupo prezentas siajn kondolencojn al la familianoj.

(laŭ http://www.esperantobruselo.org/drupalo/eo)