+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Volontula agado / Vrijwilligerswerk (Kontrolanto: ivo)
| | |-+  Serio da iniciatoj

Aŭtoro Fadeno: Serio da iniciatoj  (Legita 4089 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta ivo

  • Kontrolanto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 235
Serio da iniciatoj
« je: 16 marto 2019, 22:15:53 ptm »
Lastatempe okazis diversaj iniciatoj de volontuloj:
- Jam en la komenco de tiu ĉi jaro 2019 André Staes havis simpatian intervjuon pri Esperanto en la duhora programo "De Wereld van Sofie", dum Katja Lödör kaj Patrick Haerick prizorgis intervjuon de "Radio Oost-Vlaanderen" okaze de la prezentado de la teatraĵo "Esperanto" en Gent.
- Kristin Tytgat, Yves Nevelsteen kaj Valère Dumont prizorgos kursojn, la 23an kaj 24an de marto en Charleroi post la ĝenerala BEF-Asembleo.
- Dum tiu BEF-asembleo, Valère Dumont kaj Yves Nevelsteen proponos fondon de nova fonduso "Instigo" por ebligi ankoraŭ pli da volontulaj iniciatoj.
- Samtempe kun la ĝenerala FEL-kunsido okazos la - en tiu ĉi rubriko jam menciita - Linga Festivalo en Oostende, la 27an de aprilo.
- Yves Nevelsteen kunlaboris por la realigo de "Eventa Servo", pli alloga versio de la tradicia "Eventoj".
- Lode Van de Velde kaj Yves Nevelsteen traktis kun Petro De Smedt pri eldono de liaj valoregaj prilingvaj materialoj kaj ili esperas tre baldaŭ jam prezenti unuan libron.
- Menciindas ankaŭ la fakto ke Ivo Vercammen prizorgas la presaĵojn de FEL kontraŭ nur la material- kaj afrankokostojn.
- Kiu scias pri aliaj, ne menciitaj volontulaj iniciatoj kaj/aŭ agadoj ekster la tradicia kluba kadro  kompletigu la liston aŭ kontaktu min.

Ivo Durwael
« Lasta redakto: 18 marto 2019, 10:47:13 atm de PaulP »