Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > ILEI

Instrui Esperanton pere de Zoom en ĉiam pli da lingvoj

(1/1)

Herman Deceuninck:
Estis kreita la Irana Kursaro 'Tibor Sekelj', kiu metas sian Zoom-konton je dispono de ĉiuj, kiuj volas instrui Esperanton en siaj lingvoj. Post unua sukcesa provo pri kurso de Esperanto en la taja sekvis aliaj kursoj, kiuj estas registritaj kaj rigardeblaj ankaŭ poste en https://www.espero.ir/eo/kursaro/
Se vi rigardas nun estas kursoj en la svahila, la araba kaj la kurda. Sekvis kursoj en la vjetnama, en la urdua kaj en la indonezia. Se vi volas realigi kurson pri Esperanto en via lingvo, skribu al kursaro.sekelj@gmail.com.

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio