+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  ILEI
| | |-+  Helpu ciferecigi liberan Esperantan kurson

Aŭtoro Fadeno: Helpu ciferecigi liberan Esperantan kurson  (Legita 4418 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Helpu ciferecigi liberan Esperantan kurson
« je: 15 marto 2016, 07:38:05 atm »

Mi estas Georg, programista Esperantisto
de Berlino. :) [1] kaj mi volas montri al vi la retan version de la Esperanta kurso, pri
kiu mi laboris dum la pasintaj semajnoj:
http://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/html/output/en/

Temas pri kurso bazita sur la Zagreba metodo [2], farita en la 1980aj
jaroj. Ĝiaj plusoj:

- Ĝi instruas nur la pli gravaj 500 vortoj. Tiel, oni tre rapide (12
lecionoj = 12 tagoj) lernas la bazan Esperanton.

- Mi ricevis permeson de la aŭtoroj de publikigi ĝin sub la Krea
Komunaĵa permesilo (CC-BY). Tiel, ĝi ne nur estas senkosta, sed ankaŭ
fakte libera. Kaj ĉiam estos libera.

- La kurso jam estas tradukita al 26 lingvoj (sed eldonita nur en
paperlibra formo).

Mi cifericigis la tutan enhavon en strukturita datumaranĝo: Do, la
tekstoj, vortaroj kaj ekzeroj nun vivas en YAML- kaj Markdown-dosieroj
[3] – ĉio kun la celo de povi tutaŭtomate krei eldoaĵojn en diversaj
formoj: HTML, EPUB, PDF aŭ ia ajn.

Kaj mi jam programis kreilon por krei poŝkomputile optimigitan
retpaĝaron. Do, la demonstraĵon kiun vi vidas supre estis tutaŭtomate
kreita el la YAML- kaj Markdown-dosieroj.

__ Kian helpon mi petas __

Nun mi volas cifericigi pli da lingvoj. Aktuale pretas nur la germana
versio, kaj mi volas finigi la anglan.

Do, mi bezonas helpon ĉe:

- fintraduki la anglan vortaron [4]
- cifericigi la anglan gramatikajn klarigojn el la skanita libro [5]
al la Markdown-formo [6].

Kvankam mi mem nun fokusas sur la angla versio, se vi ŝatus vi povus
ankaŭ jam eki kun aliaj lingvoj. Ekzemple, la hispana libro troviĝas
tie [7]. Ĉar mi klare disigitis la tradukendan kaj la netradukendan
partojn de la kurso [3], mi kredas ke eblas traduki al novan lingvon
en nur kelkaj horoj.

__ Kiel kunlabori __

Por kunlabori, vi bezonas Githaban konton. Vi povas senkoste krei ĝin
[8]. Poste, forkigu, redaktu kaj tirpetu (pull request). Se vi volas,
mi povus ankaŭ aldoni vin al https://github.com/Esperanto, tiam vi
rekte povus enmeti (commit).

Se vi ne bone konas Gihub, mi bonvole helpos vin.

Do, mi ĝojus se vi volas helpi – aŭ ankaŭ bonvole respondos al viajn
demandojn. :)

Amike,
Georg

[1] Se vi interesiĝas, mia Githaba konto troviĝas tie:
https://github.com/georgjaehnig
[2] https://eo.wikipedia.org/wiki/Zagreba_metodo
[3] Enhavo: https://github.com/Esperanto/kurso-zagreba-metodo/tree/master/enhavo
[4] Angla vortaro
https://github.com/Esperanto/kurso-zagreba-metodo/tree/master/enhavo/tradukenda/en/vortaro
[5] Angla libro: http://esperantofre.com/zagreb/zagreba.htm
[6] Angla gramatiko
https://github.com/Esperanto/kurso-zagreba-metodo/tree/master/enhavo/tradukenda/en/gramatiko
[7] Hispana libro: http://esperantofre.com/zagreb/zagrebh.htm
[8] https://github.com/

--
Georg | http://www.findfind.it - <georg@jaehnig.org>