Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => FEL / VEB => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 31 majo 2009, 14:08:57 ptm

Titolo: Subvenciado
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 31 majo 2009, 14:08:57 ptm
Jam de pluraj jaroj FEL ne plu ricevas la 'grandan' subvencion de la Flandra Komunumo. Konsiderante la dormetantan situacion de FEL, la malkongruecon inter la nuna leĉaro kaj la celoj de FEL, la mankon de homfortoj por prepari subvencidosieron... la situacio verŝajne restos tia dum kelkaj jaroj.

Tamen, utilus ke unu aŭ kelkaj personoj sekvas la evoluon tiurilate kaj donas signalon kiam venas iu  novaĵo. Interesaj tekstoj por eventualaj legemuloj estas je
http://www.fov.be/spip.phpĉarticle1208 (la raporto 'Boekstaven' de FOV, Federatie van Organisaties voor Volksontwikkelingswerk).

Ankaŭ eblas aboni novaŭleteron de FOV kaj tiel ricevi aktualajn informojn.