Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 26 aprilo 2014, 13:47:53 ptm

Titolo: 3D-printado
Afiŝo de: PaulP je 26 aprilo 2014, 13:47:53 ptm
Supozeble vi ĉiuj jam aŭdis pri 3D-printado. Sed venontan vendredon, la 2an de majo 2014 je la 20a horo, vi povos aŭskulti klarigojn de Klaas Dijkstra, kiu – ne profesie sed kiel interesito – esploris la teorion kaj la konkretajn eblojn. Kaj fine kaj plej surprize, li montros kelkajn mem realigitajn aplikaĵojn. Ni do atendas fascinan vesperon kaj por homoj, kiuj interesiĝas pri la temo kaj ankaŭ por homoj, kiuj ne tiom interesiĝas pri teknologio sed simple volas surpriziĝi de ĝiaj nekonataj ebloj.

Loko: Frankrijklei 140.