Ĝenerale / Algemeen > Esperantlingva diskutejo

Diskuto pri la Krizo

(1/3) > >>

petrodesmet:
Mi, petro, ŝatus lanĉi diskuton, ĉentilan diskuton, do neofendan al neniu, kun homoj, kiuj ne nepre posedas la absolutan pravon, pri nia estonteco. Mi preparis por iu kunveno tekston resuman, kiun mi nun ĝi sube ripetos. Mi tre ŝatus diskuti pri unu temo post alia, kaj koni viajn ideojn, legi viajn solvojn,.... ĉu vere ni estas en krizo? Mi ne certas pri tio, sed mi forte havas impreson ke jes... Kaj... mi vere posedas la absolutan pravon pri la solvo el iu ajn krizo: ni centobligu (aŭ milobligu) nian membronombron kaj aŭtomate ĉiuj krizoj malaperos! Tiam ni havos la kapablajn homojn, ni havos la necesan monon, kaj la energion kan entuziasmon!
Mi nun klopodos enigi la preparitan teksteton:

Cerbopremado de 20.06.2009.

Estinto
- artikolo de Ivo (lia persona neneglektenda opinio)
- aliaj opinioj
- La "Malnova Ordo"
   - grupoj, grupa vivo
   - evoluo: nombro da grupoj, nombro da membroj
   - kursoj de grupoj (ĉu sufiĉe sukcesaj?)
   - informservo (mortintaŭ iama paro? sed havas impreson ke...)
- Signifo de eldonado de libroj

Estanto
- Filozofie ne ekzistas, sed...
- La Centro: estinto, estonto? Kiel vivtenis sin? vivtenos?
- La Domo: same! Signifo por Flandra/Belga E-o-movado?

Estonto
- La "Nova Ordo"
   - alekstereco (mi ne tro kredas efikon; plie: ĉiam estis... kaj ne-estis)
   - Reto!
   - Lernu! (ĉu ni estas sufiĉe informitaj? estinto/estonto - ĉu gvido al Movado?)   

De Estinto al Estonto
- Se iu formo velkis aŭ ŝrimpas ne nepre signifas ke ĝi malsukcesis. Eble ĝi transformiĝis, eble ĝi anstataŭiĝis de "nova" formo! Adapto al Tempo, Situacio ktp...
- La Centro serioze kaj profesiete laboras/funkcias: averaŭa esperantisto ne sufiĉe bone konscias pri tio.
- Nia pli ol centjara daŭra ekzisto (kun persekutoj!) ne estas sensignifa!

Lodchjo:
Kara, mi komprenas viajn (kaj alies) zorgojn. Mi mem estas sufiĉe optimisma (esperantisto). Mi forte kredas ke organizante kongresojn en Flandrio, ni plivigligas la movadon, kiu tro longe restis dormetanta (kompreneble ne ĝie - okazis laŭdindaj aferoj, kiel lingva festivalo k.c.): ruliĝantan ŝtonon ne kovras musko.
Laŭ mi tio estas unua paŝo en la bonan direkton. Mi kredas ke Flandraj esperantistoj havas la plej bonajn memorojn - kiam temas pri la esperantomovado en Flandrio - ĵuste pri la turismaj semajnfinoj kaj la jubilea semajnfino. Tiel mi volas daŭrigi.
Aktiveco aktivigas, stimulas, ktp. Bona, aktiva movado restos vivanta!

petrodesmet:
Do via opinio estas ke ni ne estas en iu krizo? Mi revenos al tiu ideo.
Organizado de kongreso certe estas bona kaj utila ideo, eble ecx necesa ideo, necesa ago.
Mi ankaux al tiu ideo revenos, sed en nuna momento mi ne havas tempon.
Vizitis mian mesagxon gxis nun nur dekok homoj.... tio estas malmulte.... kaj nur unu, vi, reagis kaj respondis. Kaj mi pensas ke estas absolute necese ke ni premu niajn cerbojn!

Roland Rotsaert:

--- Citaĵo de: petrodesmet je 29 septembro 2009, 14:35:17 ptm ---Vizitis mian mesagxon gxis nun nur dekok homoj.... tio estas malmulte.

--- Fini citaĵon ---

... kaj verŝajne sufiĉe granda parto de la vizitantoj ne estas realaj homoj, sed serĉrobotoj.
Necesas efektive plenumi la promeson kiun oni faris: en ĉiu mesaĝo sendita al la membraro iel atentigi pri la forumo; en pluraj mesaĝoj de la pasintaj semajnoj tio mankis.
Mi ankaŭ ripetas sugeston mian: la forum-anoj regule (ekzemple ĉiun duan-trian semajnon) ricevu mallongan mesaĝon kun resumo de la ĉefaj diskutoj. Komence oni entuziasmas pri la forumo kaj regule rigardis ĝin; post kelkaj semajnoj aliaj aferoj kaptas la atenton kaj oni forgesas la forumon.

petrodesmet:
Ni havu paciencon! Ni ne tro rapide rezignu! Eble baldaux estos tiom da mesagxoj ke ni ne plu kapablos sekvi!
petro

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio