Ĝenerale / Algemeen > Familia vivo

Forpasis Lucien Giloteaux

(1/1)

Roland Rotsaert:

Lucien Giloteaux, kiu dum  longa tempo estis tre aktiva esperantisto en la nordfrancia regiono, forpasis je la 3a de novembro en la hospitalo de Wattrelos. Li estis 89-jara. Lia edzino Lilly forpasis en 2013 (http://esperanto-forum.org/index.php?topic=976.msg1721#msg1721 - necesas esti registrita por vidi la aldonaĵojn).

Li ankaŭ ofte partoprenis belgajn aranĝojn, sed mi nur sukcesis trovi unu foton, faritan antaŭ la provinca palaco en Bruĝo en (verŝajne) la 1970aj jaroj, sur kiu mi pensas rekoni junan Lucien (numero 2, vidu je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/17810187791/in/photolist-t8PSki .

(komunikis Katja Boen)

PaulP:
Jes, la persono "2" sur la foto estas li. Jen pli freŝa bildo:

Roland Rotsaert:
Je https://www.youtube.com/watch?v=G_CiQ5sDqic aŭdeblas kvarminuta intervjuo farita en Aŭstralio en 2009 de lia filino Nicole Else. Je YouTube ankaŭ estas pluraj filmetoj pri lia edzino Lili Giloteaux (+ 2013).

Roland Rotsaert:
Nur nun mi malkovris ke estas kvar generacioj esperantistaj en la familio. La filino Nicole Else, kiu nun loĝas kaj aktivas en Aŭstralio, rakontas pri la familio dum preskaŭ unuhoran podkaston: https://podkasta.net/player.php?id=310&podcast=laboren&page=1&num=44 .

Jen la enkonduko de la podkasto:


La historio de ŝia familio komenciĝis en 1920. Ne, fakte jam antaŭe. Ŝiaj geavoj naskiĝis fine de la 19a jarcento en Prusujo, nuna Germanio. Kion Nicole scias, estas ke Walter von Waldowski, ŝia avo jam instruis Esperanton en 1920, kie li renkontis inter siaj studentoj Margarethe, kiu naskiĝis 2 jarojn post la apero de la unua libro… Kaj ŝi iĝis lia edzino. Kune ili havis tri filinojn: Margaret, Lilli kaj Heidi. Kaj unu el ili iĝis la panjo de Nicole.
La gepatroj de Nicole, Lilli kaj Lucien renkontiĝis dank’ al Esperanto. Teknike, Nicole ne estas denaskulo, ne de siaj gepatroj lernis la lingvon, sed tamen Ŝi asertas, ke ŝi ne memoras tempon sen kapabli paroli Esperanton. Kiom interesa situacio tio estas, ĉu ne?

Ĉu estas personoj en Flandrio kiuj korespondas kun Nicole Else?

Roland Rotsaert

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio