Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Antverpeno

André Staes prelegos

(1/1)

*****:
Venontan vendredon, nia prezidinto André Staes prezentos por ni la temon: “La signifo de Idealismo kaj Realismo por Esperanto”. André multe cerbumis pri la temo kaj jam prezentis diversajn cxi-temajn prelegojn. Cxi foje li proponos kvazau la konkludon el liaj ideoricxaj prelegoj. Tiuj, kiuj interesigxas pri la misio de la Esperanto-movado certe ne maltrafu tiun interesan vesperon.

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio