+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Ostendo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  La Konko kaj urbo Oostende helpas al kongaj agrikulturistoj

Aŭtoro Fadeno: La Konko kaj urbo Oostende helpas al kongaj agrikulturistoj  (Legita 8254 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
La Konko kaj urbo Oostende helpas al kongaj agrikulturistoj
« je: 11 novembro 2011, 09:58:07 atm »
Jam de pluraj jaroj la oostenda grupo La Konko subtenas evoluprojekton en Kongo. Ni ĝi decidis kunfinanci aĵetadon de duonkamiono (pick-up) por helpi en la transportado de fruktoj kaj legomoj al apudaj merkatoj. ĝis nun la rikoltoj restas surloke kaj la komercistoj venas por aĵeti; do la prezoj estas malaltaj. Kiam la vilaŭanoj povos porti siajn rikoltojn al la apudaj urbetoj ili gajnos pli bonan profiton.

La Konko mem financis 1250 EUR en la projekto. La urbo Oostende jam donacis 3375 EUR kiel antaŭpagon. La saldo estos pagita post fermo de la dosiero.

Ni ĝojas ke malgranda agado tuj helpas al pli bona edukado kaj labormetodo en agrikulturo, sen perdita mono pro reklamado aŭ administrado. Tio estas ekzemplo de bela kunlaborado inter diversaj aktivuloj: Pastro Prosper estas katolika pastro kaj Pastoro Paul estas protestanta pastoro. Ankaŭ helpas loka animista religiulo kaj aliaj volontuloj. Jen provo ke kiam estas bona volo ankaŭ estas bona agado je la servo de ĉiuj!

Donacoj restas bonvenaj je konto 'Helpo al Kongo': numero 083-3828556-66 (IBAN:
BE07 0833 8285 5666  - BIC   GKCCBEBB) aŭ pere de FEL-konto flwd-v kun mencio: helpo al Kongo.

Flory Witdoeckt