Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 18 februaro 2019, 20:53:02 ptm

Titolo: Konkursoj pri poezio
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 18 februaro 2019, 20:53:02 ptm

Giuseppe Campolo, prezidanto de Esperantista Sicilio (prezidantado@siciliaesperantista.com), petas disvastigi inter interesatoj nian novan retejon https://www.iconcorsidisamideano.it.

La retejo enhavas eĉ blogon, kiu akceptas bonkvalitajn artikolojn ankaŭ en Esperanto kaj ni estus feliĉaj ricevi tekstojn el vi kaj viaj klubanoj.

Ni atentigas pri ĉi tiuj skribaĵoj

https://www.iconcorsidisamideano.it/sicilia-esperantista-esperantista-sicilio/

kaj

https://www.iconcorsidisamideano.it/2019/01/20/samideano-sin-rakontas,

pri kiuj ni ŝatus ricevi viajn reagojn.

Titolo: Re: Konkursoj pri poezio: limdato nun 30 novembro 2020
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 oktobro 2020, 18:48:34 ptm

Karaj geamikoj,
mi informas vin, ke la fino de la konkurso "Poezio el ĉiuj ĉieloj" (https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/) estas prokrastita (pro la kronoviruso) ĝis la 30-a de novembro 2020. La dato de la rilata premiada ceremonio devas ankoraŭ esti decidita, tamen ni informos vin pri tio tuj kiam estos eble fiksi ĝin.

Nicola Morandi
el "Pistoja Esperanto-Grupo - Umberto Stoppoloni"
Via dei Ciuti, 49/e
51100 Capostrada - PT

http://www.esperanto-grupo.it