Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 25 marto 2019, 12:13:03 ptm

Titolo: Stellan Engholm
Afiŝo de: PaulP je 25 marto 2019, 12:13:03 ptm
Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Nils Stellan Engholm, sveda instruisto, esperantisto, verkisto kaj tradukisto. Li estas konata ĉefe pro siaj originalaj romanoj „Al Torento”, „Homoj sur la Tero”, „Infanoj en Torento” kaj „Vivo vokas”. Engholm ankaŭ tradukis, interalie verkojn de Selma Lagerlöf.
 
Antaŭ nelonge aperis liaj originalaj rakontoj kaj noveloj sub la titolo „La lupo sur Kapitolo”. Restas ankoraŭ kelkaj ekzempleroj en la Retbutiko de FEL: https://retbutiko.be/eo/ero/lkap (https://retbutiko.net/eo/ero/lkap) En tiu adreso vi povas legi ankaŭ du recenzojn pri tiu verko lia. [size=60%][/size]