Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 11 aprilo 2010, 11:59:59 atm

Titolo: La 7 versioj de Monato
Afiŝo de: PaulP je 11 aprilo 2010, 11:59:59 atm
ĉiu konas la internacian magazinon Monato, kaj preskaŭ ĉiu abonas ĝin  ::) sed ĉu ĉiu scias, ke ĉiumonate ĝi eldoniĝas en 7 diversaj formoj? Apud la papera aperas la kaseda versio, la PDF-versio, la ePub-versio ktp ktp. Paŭl Peeraerts, redakcia sekretario de Monato prilumos la 7 diversajn versiojn, kaj klarigos, kiel oni (preskaŭ) aŭtomate kreas ilin el unu baza formo.

Post la paŭzo ekzistos la eblo starigi demandojn aŭ diskuti pri Monato.

Loko: Esperanto-domo, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen.
Tempo: vendredon la 18an de junio je la 20a horo.