Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 22 septembro 2020, 18:30:15 ptm

Titolo: Interkultura Novelo-konkurso de Akademio Literatura de Esperanto
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 22 septembro 2020, 18:30:15 ptm
Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, ĉefe François Bolduc, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

Legu pli en la gazetara komuniko: uea.org/gk/909a1