+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Eldona agado de FEL laŭdata

Aŭtoro Fadeno: Eldona agado de FEL laŭdata  (Legita 2097 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Eldona agado de FEL laŭdata
« je: 15 septembro 2023, 16:07:30 ptm »

Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili:

García, Higinio: Kapturnoj. 1999

Karpunina, Lena: La bato. 2000

Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021

Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006