+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Internacia Kongreso en Strasburgo

Ligitaj eventoj

  • Internacia Kongreso (Strasburgo): 06 aŭgusto 2010 - 13 aŭgusto 2010

Aŭtoro Fadeno: Internacia Kongreso en Strasburgo  (Legita 5927 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Internacia Kongreso en Strasburgo
« je: 26 majo 2010, 22:09:39 ptm »
La asocio EsperantoLand okazigos internacian Esperanto-kongreson en la dua semajno de aŭgusto en la bela kaj histoririĉa urbo Strasburgo - centre en Eŭropo, je la limo inter Francio kaj Germanio, do tre taŭga loko por Esperanto-renkontiĝo.

Kiel kongresejon ni rezervis hotelon en kvaronhora piedira distanco al la urbocentro kaj katedralo de Strasburgo. Loĝado eblos tie aŭ en alia hotelo aŭ gastejo de la urbo, laŭdezire.

Kial Internacia Kongreso?

La ideo pri Internacia Kongreso venis ĉefe pro tio, ke pluraj homoj konstatis mankon de internacia kongreso en meza Eŭropo; UK ja ĉi-jare okazos en Kubo kaj post du jaroj en Vjetnamio. Multaj Esperanto-parolantoj ne emas aŭ povas tien veturi pro diversaj kaŭzoj kiel vizoproblemoj, mono aŭ politiko. La Internacia Kongreso do ofertos eblecon internacie renkontiĝi dum somero en urbo meze de Eŭropo. ĝi aldoniĝos al nia oferto de SOMERE, kiu estas kaj restos kontraste kampara dolĉa nenionfarado (kun iomete da programo...). Eble kelkaj kongresanoj ŝatos partopreni en  SOMERE kiel antaŭkongreso.

Do ni aldonu Internacian Kongreson kaj ne akceptu, ke la nepartoprenantoj en UK ferios ekster Esperantujo kaj ne praktikos Esperanton. Necesas ne nur deklari, sed ankaŭ realigi la celon de EsperantoLand: "Por la kreskigo de Esperantujo". Plia esperantlingva kunveno zorgas ne nur pri plia ebleco praktike apliki Esperanton, sed ankaŭ permesas prezenti nian lingvon kaj lingvokomunumon al la publiko, ĉefe per amaskomunikiloj.

Krome la Internacia Kongreso celas doni eblecon prezenti temojn kaj interŝanĝi opiniojn, kiuj en aliaj renkontiĝoj kaj kongresoj ne aŭ nur malmulte trovas lokon.

Kongreso pri Esperanto, Esperantujo kaj la ekstera mondo

La renkontiĝo estu
- kongreso pri Esperanto, Esperantujo kaj Esperanto-agado kaj ankaŭ
- kongreso en Esperanto pri la ekstera mondo, do kun fakaj kaj eble popularsciencaj ofertoj.

ĝi krome havu kompreneble kadran programon, kies amplekso iom dependos de la nombro de partoprenantoj.

http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/index.shtml#ik