+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kiu ĝi mi?

Aŭtoro Fadeno: Kiu ĝi mi?  (Legita 3476 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kiu ĝi mi?
« je: 11 julio 2013, 12:06:43 ptm »
Aperis en la butiko de FEL ...
 
 Kiu ĝi mi?
 
 de
 
 Gerrit Berveling
 
 En la jaroj 1994 kaj 1995 Gerrit Berveling eldonis 3 aŭtobiografiojn, nome: 'La unuaj 25 jaroj en mia memoro', 'De duopo al kvaropo' kaj 'Streĝitaj koroj'. Nun do kvara aŭtobiografio pri pli longa periodo. La aŭtoro mem skribas pri ĝi: 'Por kiu mi verkas tion ĝi? Jen demando eĉ malpli facile respondebla ol kutime. Kial ni verkas? Unuavice por kontentigi iun internan bezonon. Do por si mem. Sed aliflanke, iel oni celas publikon, kiel ajn limigitan - alie oni nur pensadus kaj ne surpaperigus siajn ideojn, sentojn, vortojn ... Do, por kiu? Por tiu, kiu scivolas pri la persono malantaŭ 'Tri'stas tro', 'Kanto pri Minotaŭro', 'Odoj', 'Fadenoj de l' amo', 'Ajnasemajne' aŭ 'vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio'.'

 Rekta ligilo al la Retbutiko:
 http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?kodo=kiucx