En loka revueto Nia Folieto (Gent, septembro 1919) mi legis:
"Dum ekskurso, dum vojaĝo, kiam vi forgesis surmeti la VERDAN STELON, uzu la ESTPERANTISTAN FAJFSIGNALON por konatiĝi kun samideanoj ĉe stacidomoj, publikaj kunvenejoj, k.t.p. (vidu aldonon)."
Bedaŭrinde la aldono mankis. Mi petis pli da informoj tra la listo esphist@googlegroups.com; rezulto troviĝas je http://enesperantujo.blogspot.com.es/2012/09/cu-vi-fajfas-esperante.html
Iuj pensis ke temis pri versio de la E-himno de kiu estas versio je
http://kantaro.ikso.net/la_espero (http://kantaro.ikso.net/la_espero)
ĉu ne estus bela afero se ĉiuj esperantistoj kaj esperanto-simpantoj havas la saman sonon en sia telefono? Estas almenaŭ same efike kiel steleto kaj pli moderne.
Roland Rotsaert