+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Premio La Torre 2022

Aŭtoro Fadeno: Premio La Torre 2022  (Legita 2369 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Premio La Torre 2022
« je: 29 septembro 2021, 08:26:32 atm »

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj estas:

   - Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
   - Interkultura edukado per Esperanto
   - Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
   - Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
   - Retaj kursoj pri Esperanto
   - Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe

La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la 1a de januaro 2022. La ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro.

La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.

Ĉiuj kandidatoj transdonu siajn laboraĵojn rete al ilei.prezidanto@gmail.com ĝis la 30a de aprilo 2022 por la okazigo de la konkurso, kaj la prezidanto transdonos ilin al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio.

La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30a de junio 2022. La gajninto devos sendi naŭ paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas al familio La Torre kaj po unu, al diversaj gravaj Eo-bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.

La premio konsistas el sumo de 500 eŭroj. ILEI retenas al si la rajton eventuale aperigi la gajnintan raporton. La konkurso La Torre okazis jam du fojojn, en 2015 kaj en 2018. La trian fojon, la premio kaj la diplomo estos transdonitaj en la jaro 2022 okaze de la 55a ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj pli vaste prezentata en la 107a Universala Kongreso de UEA en Montrealo.

Ahmad Reza Mamduhi, prezidanto de ILEI