+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Novjara Renkontiĝo, Wiesbaden, 27.12.22-3.1.23

Ligitaj eventoj

  • Wiesbaden: Novjara Renkontiĝo: 27 decembro 2022 - 02 januaro 2023

Aŭtoro Fadeno: Novjara Renkontiĝo, Wiesbaden, 27.12.22-3.1.23  (Legita 1664 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Novjara Renkontiĝo, Wiesbaden, 27.12.22-3.1.23
« je: 04 septembro 2022, 08:18:37 atm »

Jen invito al la 19-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 12-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de la 27-a de decembro 2022 ĝis la 3-a de januaro 2023 denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno en la junulargastejo, en kiu ni jam dufoje agrable kunestis jarfine.

Jen la informa paĝo http://esperanto.land/nr/#nr
kaj la aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Aliĝis meze de novembro jam 189 personoj:

Dufoje ni jam provis okazigi la 19-an Novjaran Renkontiĝon, sed la kronviruso kaj la ŝtataj instancoj (kaj parto de la partoprenuntoj) havis aliajn planojn... Ni esperas, ke ĉi-foje ni sukcesos laŭplane aranĝi la renkontiĝon.

Kronviruso kaj la sekvoj

Ni esperas povi aranĝi la renkontiĝon kiel kutime - aŭ preskaŭ kiel kutime. Estas eble, ke ni devos surmeti maskojn, kiam ni iras tra la domo, sed plej verŝajne ne, kiam ni sidas, manĝas, trinkas kaj babilas. Eventuale venos aliaj ŝtataj devigoj. Mi ne planas aldoni ian devigon, kiun la ŝtato ne ordonas per dekreto; ankaŭ la junulargastejo laŭ mia ĝisnuna sperto kaj impreso ne planas tian aldonon.

Fino de la nuna aliĝperiodo: 15-a de septembro

Retpaĝa tekniko: ne jam perfekta

Antaŭ kelka tempo mi transiris, eble iom tro kuraĝe, al alia retservoprovizanto, kio kaŭzis kelkajn ŝanĝojn. Bedaŭrinde mi rilate la nun pli novan teknikon estas ankoraŭ ĉe la paŝoj al plena posedo. Estas aktuale du eblaj ĝenoj:
- Eble vi bonorde aliĝas, sed ne venas tuja konfirmo al via propra poŝtkesto. Ĝi ja forsendiĝas, sed en kelkaj kazoj ne estas varme akceptata de via retprovizanto. Mia persona konfirmo venos esperinde baldaŭ.
- Eble vi bonorde aliĝas, sed ne vidas konfirmo-paĝon; anstataŭe aperas iu konfuza signo-paĝo. Ankaŭ tio ŝajne povas signifi, ke via aliĝo bone funkciis, nur la paĝo-montrado ne. Do eble informu min (por ke mi povu fari unu plian provon kuraci tion) kaj trankvile atendu, ĉu venos mia aliĝkonfirmo. Ne timu pri limdato, mi estas tute tolerema pri unu aŭ du tagoj.

Rusio kaj Ukrainio, kompare kun eraroj pri Esperanto

Mi certe ne deziras diskuti nun pri la temaro. Sed mi ja atentigas, ke la homa kapablo percepti la veron, la realan mondon, estas multege malpli bona ol ni kelkfoje pensas kaj kompare kun nia kapablo logike pensi. (Simile pri nia kapablo prognozi.) Oni tre facile eraras. Por klarigi tion kaj doni komparon: Rilate al Esperanto estas facile trovi ekzemplojn de elstaraj homoj, kiuj rakontas elstaran sensencaĵon.

- Noam Chomsky, verŝajne tutmonde la plej konata lingvisto, plurfoje asertis, ke Esperanto ne estas lingvo (ĝis kiam antaŭ kelkaj jaroj li koncedis la malon): Jen mallonga versio (eble 2017), https://www.youtube.com/watch?v=XR9oboNAxkI&t=158s , jen pli longa kaj pli erudicia prezento de erara argumentado pri Esperanto (2015), https://www.youtube.com/watch?v=HZVxcoS1etE&t=1185s

- Barbara Cassin, intertempe membro de la Franca Akademio, pli detale prezentas siajn proksimume sep erarajn kredojn pri Esperanto, sur
https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 (el 2017, originalo el 2012). (Interalie: Esperanto ne havas aŭtorojn nek verkojn, ne estas lingvo, estas daŭrigo de la Characteristica Universalis de Leibniz, nesufiĉa, morta, nenies gepatra lingvo)

- Wolf Schneider, siatempe tre konata kaj sukcesa aŭtoro de preskaŭ 30 libroj, publikigis en monata magazino de Neue Zürcher Zeitung (NZZ, monde konata) t.n. "nekrologon", postmortan eseon, pri Esperanto (1994). Tie legeblas brila frazo, laŭ kiu artefaritaj lingvoj ne ofertas infankantojn kaj ne versojn, ne sakrojn, ne ŝercojn, ne parolturnojn ("Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten"). Ĉion ĉi kompreneble Esperanto ofertas, plejparte ekde jarcento.
Impresege, per nuraj 14 vortoj prezenti 5 malverojn; vera lingvo-majstro :-o
http://dardel.info/Textes/Esperanto.html
Ĝis hodiaŭ eblas legi tion ĉe NZZ, https://www.nzz.ch/folio/nachruf-aufs-esperanto-ld.1616068?reduced=true se oni pagas por tio. La simile fama eldonejo Rowohlt ofertas la tekston en antologio (2009), Gewönne doch der Konjunktiv!, supozeble ĝis hodiaŭ.

Konsiderante tiajn kompletajn sensencaĵojn (laŭ mia kaj supozeble nia konvinko), ni eble havu la kuraĝon kaj forton pardoni al tiuj, kiuj pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio disvastigas - kompare kun nia konvinko - kompletajn sensencaĵojn. Ni estas kaj restas ĉefe lingvo-komunumo, ne konvinko-komunumo. Kaj eĉ se miaj nukoharoj rekte staras legante kaj aŭdante kelkajn asertojn, ankaŭ de Esperanto-parolantoj, indas konscii, kiom multege ni ĉiuj dependas en nia prijuĝo de la bazo, de veraj, realeco-proksimaj asertoj. Kaj ni homoj bedaŭrinde laŭ nia genetika bazo estas ŝoke malbone ekipitaj por distingi veron de malvero, por eliri el la ondo de informoj kaj misinformoj, en kiu ni vivas, sufiĉe malsame laŭ landoj. (Aldoniĝas la evidenta malfacileco eĉ por fakuloj fari taŭgajn prognozojn; tio aldone ĝenas la prijuĝon kaj trafan decidadon, ĉar decido pri ago kutime signifas ankaŭ prijuĝi la eblajn estontajn konsekvencojn.)

Esperante ke vi pardonos al mi la flankeniĝon, ke la mortigado kaj kripligado kaj aliaj amaskrimoj en Ukrainio trovos baldaŭan finon kaj ke ni sukcesos kunveni por denove bela kaj malgraŭ ĉio harmonia NR

Lu

« Lasta redakto: 21 novembro 2022, 14:54:34 ptm de Roland Rotsaert »