Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => ILEI => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 01 aŭgusto 2020, 20:18:26 ptm

Titolo: Instrui Esperanton pere de Zoom en ĉiam pli da lingvoj
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 01 aŭgusto 2020, 20:18:26 ptm
Estis kreita la Irana Kursaro 'Tibor Sekelj', kiu metas sian Zoom-konton je dispono de ĉiuj, kiuj volas instrui Esperanton en siaj lingvoj. Post unua sukcesa provo pri kurso de Esperanto en la taja sekvis aliaj kursoj, kiuj estas registritaj kaj rigardeblaj ankaŭ poste en https://www.espero.ir/eo/kursaro/ (https://www.espero.ir/eo/kursaro/)
Se vi rigardas nun estas kursoj en la svahila, la araba kaj la kurda. Sekvis kursoj en la vjetnama, en la urdua kaj en la indonezia. Se vi volas realigi kurson pri Esperanto en via lingvo, skribu al kursaro.sekelj@gmail.com.