Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 22 septembro 2013, 06:51:37 atm

Titolo: FEL - ĝenerala Kunveno 22.2.2014, Leuven
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 22 septembro 2013, 06:51:37 atm
La venonta ĝenerala kunveno de Flandra Esperanto-Ligo okazos en Leuven je sabato, la 22a de februaro 2014. Detaloj sekvos.
Titolo: Re: FEL - ĝenerala Kunveno 22.2.2014, Leuven
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 10 februaro 2014, 09:27:22 atm
Prepare  al la ĝenerala kunveno aperis nova numero de Vertikale (numero 46, februaro 2014) kun i.a. protokoloj de la pasintaj estrar- kaj ĝeneralaj kunvenoj de Flandra Esperanto-Ligo. Abonantoj ricevos ĝin post proksimume unu semajno; jam nun ĝi legeblas je https://sites.google.com/site/rolandrotsaertbrugge/vertikale/vertikale2 (https://sites.google.com/site/rolandrotsaertbrugge/vertikale/vertikale2) (tute sube en la listo). Aldone al ĝi tiu mesaĝo estas la buĉeto 2014 de FEL, aprobota dum la ĝenerala kunveno.

Roland Rotsaert

PS1: De la numeroj 16-25 (1996-2000) mankas la originalaj pdf-dosieroj; en la listo nun nur estas teksto-transkriboj. ĉu eble ie retroveblas la originaloj?

PS2: Post bitigo de la revuetoj Belga Esperantisto, Informilo kaj Vertikale restos sufiĉe granda kvanto da duoblaj numeroj kiujn mi ne konservos. Ili estas je dispono de kolektantoj kiuj dezeras kompletigi sian kolekton.