+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Provinca strukturo

Aŭtoro Fadeno: Provinca strukturo  (Legita 13419 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Valentinus

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 19
  • Sekso: Vira
Provinca strukturo
« je: 14 majo 2009, 18:56:17 ptm »
Saluton Ivo,

Mi ĝojas de vidi vin en la forumo.

Vi parolas pri la " provinca strukturo por la Esperanto-agado". Mi ne sufice konas la problemojn de mia kara Limburgo. Sed mi pensas pri la principo mem: ĉu la provinca strukturo ne estas la plej logika, ne nur por Flandrujo sed por la tuta Belgujo. Estas alia debato sed la organizado de iu lando sur bazo de lingvo ne estas efika. Estas kiel organizadosur base de religio aŭ pigmentoj en la haŭto. Pli bone estas organizi sekve de la restadejo. Komunikado estas grava afero sed tro mola por fari reguloj.

Iritas min ke en Belgio la Esperanto agado estas organizita per lingvo. Ni jam parolis pri tio kaj mi konas viajn argumentojn: subvencio, en la Nordo oni laboras k.t.p.
ŝajnis al mi ke multaj esperantistoj ne kredas aŭ ne volas kredi en la eblecoj de komunikado kun la francparolantoj. Mi bedaŭras tion.
Mi ĉiam pensas ke estis iomete naiva de esperi ricevi de Anciaux subvencion por Esperanto. La Flandra movado fokusas sur identecon ne sur komunikado.

Se la movado provas novajn vojojn oni devas pensi pri le esencon de Esperanto: la komunikado aŭ la interkomunikiĝo. Tio signifas; ne nur labori por la propra paroĥo sed por pli granda grupo.

Amike,

Eduard
 
 

Elsalutinta Valentinus

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 19
  • Sekso: Vira
Provinca strukturo
« Respondo #1 je: 17 majo 2009, 10:45:40 atm »
Saluton Ivo,

ĉu la provinca strukturo ne estas la plej logika, ne nur por Flandrujo sed por la tuta Belgujo.


Min surprizas ke vi ja ŝatas la provincan strukturon sed malŝatas la pli grandan strukturon Flandrio/Bruselo/Valonio.


Kara Ivo,

Vi pravas. Mi ja ŝatas pli la provincan strukturon. Mi vidas ŝtato kiel grupo de homoj  kiuj iomete hazarde per la historio vivas kune, produktas aldonvaloron kaj poste partigas tian aldonvaloron sekve de bezono kaj merito. Por organizi tion oni ofte parolas pri la principo de aŭtoritata malcentralismo (subsidiariteit). Laŭ tia principo la komonumo estas la bazo. Zorgas pri ordo, fajrobrigado, mem respondeco pri infanoj k.t.p. Se la kommunumo ne havas sufice da eblecoj pli granda organizada formo estas necesa. Tio estas provinco, ne alia formo bazita sur lingvo aŭ religio.
 
Mi ankaŭ bone memoras la kunveno en Vilnius. Estis ege agrabla kaj vi pravas denove: mi estis iomete fiera kiam oni kantas : ' In het bronsgroen eikenhout', nian Limburgan provincan (ankaŭ Nederlanda) nacian himnon au pli bone popolkanton. (mi forgesis neniun akusativon?)

Amike,

Eduard
« Lasta redakto: 17 majo 2009, 14:38:07 ptm de Albert »