Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 06 aprilo 2021, 11:10:17 atm

Titolo: Kiel serĉi en la Retbutiko de FEL?
Afiŝo de: PaulP je 06 aprilo 2021, 11:10:17 atm
Verŝajne ĉiuj jam scias, ke la Retbutiko de FEL ne estas nura butiko, kie vi povas mendi Esperantajn librojn. Ĝi estas iuspeca enciklopedio en kiu vi povas trovi informojn pri miloj da libroj. Ĉu vi sciis, ke en ĝi estas troveblaj 4150 librorecenzoj? Pro tiu amplekso tamen povas esti fojfoje malfacile por rapide trovi, kion vi serĉas. Pro tio jen kelkaj simplaj trukoj.

Ĉu vi deziras vidi verkojn de nur unu specifa verkinto, ekzemple de István Ertl? Tiam vi tajpu en via foliumilo retbutiko.be/verkinto/Ertl (http://retbutiko.be/verkinto/Ertl) kaj tuj aperos la libroj, kies aŭtoro estas Ertl.

Sed eble vi volas scii pli, kaj koni ĉiujn verkojn, al kiuj Ertl kontribuis? Tiam vi tajpu retbutiko.be/kontribuinto/Ertl (http://retbutiko.be/kontribuinto/Ertl)

Ankaŭ tion vi ne volas? Vi volas koni la verkojn, kiujn Ertl tradukis? Jen! retbutiko.be/tradukinto/Ertl (http://retbutiko.be/tradukinto/Ertl)

Ĉu ankoraŭ ne kontenta? Vi volas vidi nur la recenzojn, kiujn Ertl verkis? Jen do! retbutiko.be/recenzoverkisto/Ertl (http://retbutiko.be/recenzoverkisto/Ertl)

Eksperimentu iom, kaj eble vi trovos la verkon, kiu ŝanĝos vian vivon!