+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Stefan Maul 80-jara

Aŭtoro Fadeno: Stefan Maul 80-jara  (Legita 3129 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Stefan Maul 80-jara
« je: 01 septembro 2020, 19:35:35 ptm »
Karaj,

la 25an de septembro Stefan Maul iĝos 80-jara. Li estas konata ne nur kiel la fondinto kaj honora ĉefredaktoro de MONATO, sed ankaŭ kiel verkisto. Vi povus sendi al li gratulleteron, sed vi povas fari pli! Kio estas pli bela komplimento por aŭtoro ol aĉetado de verko lia? Ni sugestas, ke vi mendu unu, du aŭ tri librojn de Stefan Maul, kun rabato, kaj kun la mendo vi povas sendi kelklinian gratultekston, kiun ni sendos, kun via nomo, al li.

 
Jen la tri libroj, kiujn ni proponas:

1) El verva vivo ĵurnalista
En la historio de Esperanto ofte ĵurnalistoj ludis sufiĉe gravan rolon. Unu el ili estas Stefan Maul, kiu dum 45 jaroj aktivas, verkante kaj redaktante. Kiel kaj kial li fariĝis esperantisto kaj ĵurnalisto, kiu batalas kontraŭ maljustaĵoj ĉiuspecaj, tion vi ekscias per tiu ĉi informriĉa kaj parte kortuŝa libro. Akompanu liajn ofte neordinarajn vivon kaj karieron de milit-infano ĝis la 25-jara jubileo de MONATO.  Prezo: 20€ + afranko por la papera libro; 10,50€ por la bitlibro (PDF, ePub aŭ Mobipocket/Kindle).

2) Deklingva manlibro pri politiko
Enciklopedio pri ĉiaj nuntempaj terminoj pri la politika vivo, kun traduko en 10 lingvoj: angla, franca, germana, hispana, nederlanda, portugala, rusa, ĉina, japana kaj Esperanto. Prezo: 9,50€ + afranko.

3) Sub la signo de socia muzo
Antologio de poemoj kaj eseoj, redaktita de William Auld kaj Stefan Maul. Kontribuis Julio Baghy, Kalman Kalocsay, William Auld, Georgo Lagrange, Poul Thorsen, Gerrit Berveling, Emile Van Damme kaj multaj aliaj. Prezo: 5€ + afranko.

 
Se vi mendas unu verkon el la supra listo, vi ricevos 10% da rabato; se vi mendas du verkojn el la supra listo, vi ricevos 20% da rabato kaj se vi mendas ĉiujn tri, vi ricevos 30% da rabato!

 
Mendu tuj ĉe mendoj@fel.esperanto.be


 
P.S. Ne forgesu al la mendo aldoni kelklinian gratulon, kiun ni havigos al Stefan Maul en la 25a de septembro!