Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 20 julio 2021, 07:12:32 atm

Titolo: Laŭdoj por Rik de Roover
Afiŝo de: PaulP je 20 julio 2021, 07:12:32 atm
Dum la 2a Virtuala Kongreso ĉeestanto demandis al Luiza Carol, unu el la plej famaj kaj premiitaj aŭtoroj pri infanlibroj, ne nur en Esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj, kiu verko laŭ ŝi estas la plej bona infanlibro en Esperanto. Je mia miro kaj plezuro ŝi menciis inter la plej bonaj nian „La aventuroj de ŝpar- kaj alia porketoj” de Rik de Roover.