Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 oktobro 2014, 18:58:38 ptm
-
Jam la duan fojon UEA anoncis konkurson por subvenciita partopreno en la terminologia somerlernejo, okazigata de internacia terminologia reto TermNet en Vieno. ĉi-jare la konkurson gajnis Aida Ĝižikait? el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.
Ambaŭ partoprenintoj verkis interesan raporton pri la partopreno, kiuj estas legeblaj en la biblioteko de Terminologia Esperanto-Centro, TEC de UEA ĉe http://esperanto.net/tec/biblioteko.html
Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj kaj organizinto de la ĉi-jara konkurso, intencas starigi similan stipendi-eblon en 2016 por kapabligi pli da Esperantistoj pri la terminologia fako. Interesiĝantoj kontaktu ĝin ĉe "melmaradan@yahoo.fr"
L.Szilvási / Ret-Info