Pri la forumo / Betreft het forum > Demandoj pri la forumo / Vragen over het forum

Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?

(1/2) > >>

Robert:
Saluton!

Jam dum kelkaj monatoj Tiu ĉi forumo havas Esperantlingvan version. Min interesas, ĉu iu trovis iujn ajn problemojn kun tiu traduko, ĉar mi nun volas iom kontroli ĝin. Ni (darkweasel, Albert1 kaj mi) ja sufiĉe rapide faris la tradukon, do povas esti iuj eraroj.

Laŭ mia scio, Tiu ĉi forumo estas ankoraŭ la sola, kiu fakte uzas nian tradukon (!), do estas interese ekscii viajn opiniojn.

Albert1:

--- Citaĵo de: Chainy je 13 septembro 2012, 10:22:17 atm ------8<---
Min interesas, ĉu iu trovis iujn ajn problemojn kun tiu traduko, ĉar mi nun volas iom kontroli ĝin. Ni (darkweasel, Albert1 kaj mi) ja sufiĉe rapide faris la tradukon, do povas esti iuj eraroj.
---8<---


--- Fini citaĵon ---
Saluton Chainy
 
ĝis nun mi ne ricevis mesaĝojn pri trovitaj eraroj.
Ankaŭ mi ne trovis eraroj dum la administrado.
Vi liveris ege bonan laboron!
Bedaŭrinde ke nia forumo estas la nura uzanto ĝis nun, espereble dum vintro pli multe da Esperantistoj reaktiviĝos.
 
 

Robert:
@Albert1

Dankon pro via respondo.

Mi ŝanĝis iujn aferojn en la traduko. Ekzemple, mi revortigis la agordojn pri forumpartoj (rubrikoj) en la administrejo:

Albert1:

--- Citaĵo de: Chainy je 27 septembro 2012, 18:36:38 ptm ---@Albert1

Dankon pro via respondo.

Mi ŝanĝis iujn aferojn en la traduko. Ekzemple, mi revortigis la agordojn pri forumpartoj (rubrikoj) en la administrejo:

--- Fini citaĵon ---

Dankon Chainy, mi jam korektis ĝin.

Albert1:

--- Citaĵo de: Chainy je 13 septembro 2012, 10:22:17 atm ------8<--- Min interesas, ĉu iu trovis iujn ajn problemojn kun tiu traduko, ĉar mi nun volas iom kontroli ĝin. Ni (darkweasel, Albert1 kaj mi) ja sufiĉe rapide faris la tradukon, do povas esti iuj eraroj.
---8<---

--- Fini citaĵon ---

Saluton Chainy

Hazarde mi ĵus trovis ankoraŭ 'amuzan' tajperaron en "Admin.esperanto-utf8.php" en linio 443:


--- Kodo: ---$txt['editnews_clickadd'] = 'Alkaku ĉi tie por aldoni novaĵon.';
--- Fini kodon ---

Mi esperas ke oni ne 'kakas' sed 'klakas' en nia forumo!   :-[


--- Kodo: ---$txt['editnews_clickadd'] = 'Alklaku ĉi tie por aldoni novaĵon.';
--- Fini kodon ---

 
 

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio