Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Kongresoj / Congressen

Universala Kongreso Rejkjaviko

(1/3) > >>

Roland Rotsaert:
La unua numero de la kongresa kuriero, per kiu ankaŭ nekongresantoj povas sekvi la universalan kongreson, troviĝas je http://www.uea.org/pdf/auroro_1_sab1-dim.pdf. La sekvaj numeroj alireblos ekde http://www.uea.org/kongresoj/uk_2013.html. Fotoj venos je http://www.flickr.com/groups/98-a_uk (sed ĝis nun ne estas).


Dum la ĝi matena malfermo la kongresanoj estis alparolataj (en islanda lingvo, kun e-traduko) de la prezidento de Islando. Surprizo por la flandroj: kiel nura land-estro skribe salutis la kongreson la flandra ministro-prezidanto Kris Peeters. ĉu antaŭsigno por grava flandra kontribuo al la jubilea (100a) universala kongreso kiu en 2015 okazos en duonflandra Lille/Rijsel?


Okaze de la salutoj de landaj asocioj Griet Symoens ankaŭ gratulis la novan prezidanton de UEA (Marc Fettes) kaj la novan reĥon de la belgoj.

Roland Rotsaert:
(dua parto)


Hodiaŭ estis la 'kleriga lundo', kun multaj interesaj eroj inter kiuj malfacilas elekti. Mi i.a. ĉeestis prezenton de la novaj projektoj de E@I (www.ikso.net) kaj, kun Detlev Blanke, gvidis la eron 'Ni konservu nian historion', pri Esperanto-bibliotekoj kaj -arĝivoj. (La rilata ppt-dosiero troviĝas je la startpaŝo, sube, de www.esperanto-kortrijk.info.)


Revenanta temo hodiaŭ estis la kutimo (ĉenerale konsiderata fi-kutimo) uzi pseŭdonimojn aŭ kaŝnomojn en diskutlistoj, forumoj, Vikipedio k.a.  Ankoraŭ pli ĉenaj estas la personoj kiuj uzas pliurajn pseŭdonimojn. ĉu ankaŭ ĝi tiu forumo sekvu la nunan evoluon kaj devigu la uzon de la reala nomo?


Roland Rotsaert

Robert:

--- Citaĵo de: Roland Rotsaert je 22 julio 2013, 19:31:56 ptm ---Revenanta temo hodiaŭ estis la kutimo (ĉenerale konsiderata fi-kutimo) uzi pseŭdonimojn aŭ kaŝnomojn en diskutlistoj, forumoj, Vikipedio k.a.  Ankoraŭ pli ĉenaj estas la personoj kiuj uzas pliurajn pseŭdonimojn. ĉu ankaŭ ĝi tiu forumo sekvu la nunan evoluon kaj devigu la uzon de la reala nomo?
--- Fini citaĵon ---

Kial kaŝnomoj estas problemo? Min interesas, kion oni diras pri tio, kial tio estas ĉenaŭ Estas malfacile devigi la uzadon de realaj nomoj. Kiel tion fari?

Supozeble, iuj ne ŝatas, ke nun certaj homoj povas troli sub kaŝnomoj. Sed oni povas simple ignori tian troladon. Neniu interesiĝas pri ĉena kaj tedega trolo.

Ne gravas la nomo de persono. Gravas tio, kion li diras.

Robert:

--- Citaĵo de: Roland Rotsaert je 22 julio 2013, 19:31:56 ptm --- Mi i.a. ĉeestis prezenton de la novaj projektoj de E@I (www.ikso.net)

--- Fini citaĵon ---

Interese, kion ili diris pri siaj projektoj? ĉu iu parolis pri la nova versio de Lernu? aŭ ĉu E@I ne plu havas rilaton al Lernu? Mi aŭdis, ke la Lernu-teamo intencas krei apartan sendependan kaj eĉ komercan (!) organizon.

Roland Rotsaert:
Mi nur cxeestis la unuan kunvenon de E@I. Pri lernu ktp estis aparta prezento, pri kiu aliaj raportu.

Rliate al la aliaj rimarkoj: plejparto de la homoj preferas scii kiu ili diskutas. Kiuj estas Chainy kaj Veda Vojo? Spertulo kapablas eltrovi, plejparto ne au ne emas.

Cetere nenio raportinda pri mardo, krom ke laux islandaj normoj estis varmega. vetero.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio