Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Lingvaj demandoj / Taalproblemen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 28 januaro 2020, 08:25:44 atm

Titolo: Brexit: por la britoj, jes - por la angla, ne
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 28 januaro 2020, 08:25:44 atm
La belga franclingva ĵurnalo Le Soir hodiaŭ aperigas artikolon (nur rete legeblan por la abonantoj) "Union européenne: Exit, la langue anglaise? Not at all!"
Titolo: Re: Brexit: por la britoj, jes - por la angla, ne
Afiŝo de: Johano je 16 februaro 2022, 18:26:38 ptm
Maltio kaj Irlandio elektis la maltan, respektive la irlandan kiel lingvon por siaj komunikadoj kun la E.U., sed ankaù havas la anglan kiel oficialan lingvon. Temas entute, post la Breksito, pri nur 5.500.000 da personoj kiuj havas la anglan kiel oficialan lingvon. Tio estas absoluta minoritato! Komparu kun la nombro de nederlandlingvanoj : 26.000.000, kaj tiu lingvo ech ne estas "laborlingvo". Se la nederlanda, kun 26.000.000 da parolantoj, ne rajtas esti laborlingvo, laù kia sekreta rajto la angla -lingvo de minoritato en la E.U.!- estus la "lingua franca" de la E.U.? Kiel altrudata nacia lingvo, la angla menacas kaj forpushas chiujn aliajn lingvojn en la E.U. Tio ne estas plurlingveco, sed male monolingveco, tute kontraùe al la belsona lingvopolitiko pri kiu tiom fieras la E.U. Tio ne estas lingva egaleco, tio ne estas lingva libereco, sed lingva altrudo. La sola justa solvo de la lingva problemo en la E.U. estas la neùtrala lingvo Esperanto. Esperanto estas pontlingvo, kaj ne forpushas aliajn lingvojn sed male garantias ilian pluvivon kaj pluekzistadon, kaj garantias plurlingvecon kaj lingvan egalrajton.